Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando"

De la 22a ĝis 25a de majo 2015 okazis la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln. La 25-an kaj 26-an de novembro 2017 ni festis la jubileon "30 jaroj "La Ratkaptista Bando" per koncerto de Kajto kaj Jonny M. kaj multaj aliaj programeroj.
Kontakto al la Esperanto-grupo en Hameleno:
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando",
Heinz W. Sprick,
Schmiedeecke 2,
31840 Hessisch Oldendorf,
Tel: +49 162/7536396,
Email: hamelnesperanto.de
Renkontiĝoj kaj eventoj:
Regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo en Hameln: la 3-an (kaj 5-an) merkredon de la monato je la 19a horo 30 en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume", Am Stockhof 2a, en Hameleno www.sumpfblume.de . La 2-an kaj 4-an merkredon ni renkontiĝas kun gastoj el multaj lokoj kaj landoj je la 20-a horo virtuale per Zoom.
Ĉe tio ni ekzercas la lingvon dum babilado, prelegoj, kantoj, ludoj, ktp. Junaj kaj maljunaj, inaj kaj viraj homoj, kaj aparte junuloj kaj Esperanto-gastoj ĉiam estas bonvenaj ĉe ni. Volonte ni helpas kaj donas pliajn informojn. Koran bonvenon!
Plenan kalendaron kun la estontaj aktualaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo Hameleno kaj la eventoj, kiujn partoprenos membroj de la Ratkaptista Bando, vi trovas ĉi tie: > KALENDARO
Kontoinformoj, komunutileco, estraro, statuto, aliĝilo
La informojn pri tiuj formalaĵoj vi trovas ĉi tie: > OFICIALAĴOJ
Reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom: nova kurso komenciĝos denove ekde la 18-a de septembro, 20.00 ĝis 21.30
(© lernu.net)
Momente ankoraŭ okazas la kvara reta kurso por komencantoj en Zoom-ĉambro, marde 20.00 ĝis 21.30.
Ekde la 18-a de septembro komenciĝos nova reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom, ĉiam lunde de la 20-a ĝis la 21-a horo 30.
Por vidi pliajn detalojn rigardu en la kalendaro https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/kalendaro aŭ sur la paĝo https://eventaservo.org/e/RB-18sep23-EO-kurso_Nakamura .
Kontakto: Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: +49 162 7536396 aŭ retpoŝte: hamelnesperanto.de.
Superrigardo pri renkontiĝoj en la kalendaro eventaservo.org :
Koran bonvenon!
Hameleno kaj la Vezera Montaro en Esperanto:
Ĉi tie vi trovas informojn pri nia urbo kaj nia regiono en Esperanto:
Mallonga informilo pri Hameleno:
http://www.hameln.de/eo/hameln-epo/
Filmo kun la Ratkaptisto pri Hameleno kaj la Vezera Montaro, kun subtitoloj en Esperanto:
http://www.hameln.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/filme/sagenhaftes-hameln-esperanto.htm
https://www.youtube.com/watch?v=wDfz2WjqyXA
Arkivo:
Tiuj ĉi paĝoj funkcias ekde 2015 kaj estas daŭre aktaligataj. Per http://arkivo.esperanto.de/hameln vi ankoraŭ atingas la malnovajn paĝojn de la Esperanto-grupo Hameleno.