KEKSO

Druckversion / Printebla versio

KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazas en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg,...

Temas pri eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule; do plej bone por ekkonatiĝi kun Esperantujo.

Precipe KEKSO estas por junuloj, kiu interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias. Ni proponas lingvo-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kie en malgranda grupo la reguloj de la lingvo lerneblas. Krome ankaŭ estas proponataj laborgrupoj pri aliaj projektoj ligita al la lingvo. Eblas realigi ekzemple etan filmon, aŭskultaĵon aŭ teatraĵon.

Sed plej grave la semajnfino amuzu. La diversaj partoprenantoj el ĉiuj regionoj germanaj kaj el aliaj landoj interkonatiĝu, kune kuiru, ludu aŭ muzikumu, ktp.

La kotizoj estas po 45€ por ĉiu partoprenanto sed nur 30€ por GEJ-anoj.

Eksterlandaj Esperantistoj partoprenas senpage!

Novuloj, kiuj antaŭe neniam partoprenis Esperanto-aranĝon rajtas senpage partopreni KEKSOn.

Kiam kaj kie la venonta KEKSO okazos vi legu ĉi tie.

 

 

 

 

Esperanto