26. KEKSO en Görlitz

De la 18-a ĝis 20-a de oktobro 2019 okazos la 26-a KEKSO en Görlitz/Zgorzelec ĉe la german-pola landlimo. Pro komuna organizado kun la pola Esperanto-junularo la renkontiĝo nomiĝos "ĈAR KEKSOj mojosas" (ĈAR estas la novula renkontiĝo de la pola Esperanto-junularo). Estos do internacia etoso kun partoprenantoj el pliaj landoj kaj iom alia KEKSO ol normale. Ni adaptiĝos al la lokaj kondiĉoj kaj al la ideoj de niaj partneroj.

Malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj okazos kurso por komencantoj.

Alimanjere estos, ke ni dormos en litoj, ne sur matraceto kun dormsako. La programo estas detale planita kaj troveblas ĉi-tie (ankoraŭ ne). Ni petas vin kontribui la sesio de mini-prelegoj kun kvin-minuta prezentaĵo pri libere elektebla temo. Bonvolu indiki tion en la aliĝilo aŭ kontaktu nin ankoraŭ poste. Alia afero, kiu malaltigas la partoprenkotizon estas, ke vi mem devas zorgi pri manĝoj dum la semajnfino. Vi povos veni kun ni al resoracio, kafejo, drinkejo aŭ aliloke manĝi memaĉetitan manĝon.

Kotizoj por novuloj: 0€
Kotizoj por membroj de GEJ: 20€
Kotizoj por membroj de PEJ: (jen
ĉi-tie)
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 35€

Per la partoprenkotizo la kostoj por loĝado kaj programo estas kovritaj. Tamen ni petas vin laŭtradicie kunporti keksojn aŭ fruktojn al KEKSO por dividi kun aliaj partoprenantoj.Ni antaŭĝojas vian ĉeeston! Aliĝi vi povos ekde nun ĉi tie


Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!

Esperanto