26. KEKSO en Görlitz

De la 18-a ĝis 20-a de oktobro 2019 la KEKSO okazos kune kun la ĈAR (novula renkontiĝo de la pola esperanto junularo) en Görlitz/Zgorzelec. Do estos vere internacia KEKSO kun partoprenantoj de multaj landoj :).

La ejo provizas por ni kuirejon, kie ni povas memstare prizorgi niajn veganajn manĝojn kaj interbabili kun partoprenantoj de la kongreso. Kun dormsakoj kaj matracetoj ni dormos en la amasloĝejo.

Kotizoj por novuloj: 0€
Kotizoj por membroj de GEJ: 30€
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

Ni petas ĉiujn partoprenantojn aŭ kunporti keksojn aŭ fruktojn aŭ krompagi 10€.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!

Aliĝi vi povos ekde nun ĉi tie

Esperanto