23-a KEKSO en Zweibrücken (Du-Pontoj)

Druckversion / Printebla versio

La sekva KEKSO okazos paralele al la trilanda Esperantokongreso de Germanio, Francio kaj Luksemburgio, ekde vendredo la 18-a ĝis lundo, la 21-a de majo en Zweibrücken.

Eblas dormi en amasloĝejo en la kongresejo. Dormsako kaj matraco estas kunportendaj. Por kune kuiri ni havos potojn kaj elektronikan kuirplaton.

Okazos kurso por komencantoj kaj por tiu ni invitas partoprenanaton de la instruista projekto, en kiu GEJ estas partnero. Krome vi povas diversmanjere iĝi kreema.

Kotizoj por novuloj: 0€
Kotizoj por membro de GEJ: 30€
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

Tranokto kaj manĝoj estas inkluziivitaj en la prezo, kiel donaco por la grupo vi povas kunporti keksojn kaj fruktojn. Eble ni eĉ kuiros vian plej ŝatatan manĝon, indas do kunporti la recepton.

Aliĝi vi povos ekde nun ĉi tie

Esperanto