22. KEKSO en Herzberg

Druckversion / Printebla versio

La sekva KEKSO okazos paralele al TORPEDO, kunveno por Esperanto-instruistoj, de vendredo, la 29-a de Septembro ĝis mardo, la 3-a de Oktoro (festotago: tago de la germana unueco) en Herzberg (Harz).

Eblas dormi en amasloĝejo en la Esperanto-Centro aŭ en surlokaj tendoj en la ĝardeno. Dormsako estas kunportenda. Por kune kuiri ni havos propran kuirejon.

Okazos kurso por komencantoj kaj eblas aŭskulti al la prelegoj de la instruista kunveno.

Kotizoj por eksterlandaj gastoj: 0€

Do tranokto kaj manĝoj estas senpagaj, eble vi povas kunporti etan donacon por niaj gastigantoj. Kaj Keksojn kaj fruktojn por la grupo.

Aligxi vi povos ekde nun ĉi tie

Esperanto