Germana Esperanto-Biblioteko Aalen

Druckversion | Presebla versio

En aŭgusto 1908 Dro. Albert Schramm fondis en Dresdeno la biblioteko de la Saksa Esperanto-Instituto, kies sukcedo estas la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.

Ĝi estas publika alirebla scienca specialbiblioteko pri InterlinguistikoPlanlingvoj kaj Esperantologio, kiu apartenas al la distanclusistemo de publikaj bibliotekoj [insitutcia kodo: M 136].

La Germana Esperanto-Biblioteko havas elstaran posicion en la biblioteka mondo: kiel unu el la kvin plej grandaj Esperanto-bibliotekoj ĝi jam estas plejparte elektronike havebla (ĉirkaŭ 80 percentoj haveblas per komputilo) kaj montras tiel grandan parton de la elektonike (kaj interrete) videbla stoko.

La hejmurbo de la Germana Esperanto Biblioteko

Ekde 1989 la Germana Esperanto-Biblioteko situas en Aalen/Virtembergo.
La virtemberga industria urbo Aalen estas ankaŭ la hejmurb de la iama plej granda spiono de la mondo, la "spiono de Aalen". En interreto Aalen presentas sin ĉe www.aalen.de.

En la Esperanto-movado Aalen estas konata kiel kultura urbo: unue pro la Germana Esperanto-Biblioteko, due pro la FAME-premio, la monde plej altdotita Esperanto-premio, kiun la urbo Aalen kune kun la FAME-fondaĵo por la subteno de internaciaj kompreniloj adjudikis.

La historio de la Germana Esperanto-Biblioteko

La Germana Esperanto-Biblioteko estas prizorgata de la Germana Esperanto-Instituto, kaj sukcedas la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko, kiu stokis en la jaro 1918 - 10 jaroj post sia fondo - jam 1200 titoloj.

Post la milito la biblioteko ne povis daŭrigi en publika kadro. Do la iama diektoro Adolf Burkhardt transprenis la biblioteko al siaj privataj ĉambroj ĝis ĝi trovis lokon en la novkontruita urba biblioteko de Aalen. (Pliaj detaloj en la subpaĝo pri la historio!).