41. Bavelo-Seminar 2019 Lörrach

Details:
Ne, la bildo ne estas el Lörrach, sed el Bazelo.
Ni gastiĝos en la junulargastejo de Lörrach, kaj la sabata ekskurso gvidos nin al la apuda urbo Baze-lo (vd la bildon, kvankam – oktobre – ni ne baniĝos en Rejno, promesite !!!)
Krome estas multaj belaj kaj interesaj facetoj, kiuj valorigas vian partoprenon de la seminario.
En la bukeda kurso parolos Thomas Bormann pri sia tempo en Istanbulo („ Ŝanĝiĝo de malferma socio al aŭtoritate stirita socio en Turkio”). Kaj li tuŝas plian gravan temon, „kiel Stasi observis Esperantistojn en GDR (La danĝeraj lingvo-uzantoj en GDR)”. Pliaj interesaj prelegantoj kaj temoj – inter alie pri vojaĝego perbicikla – atendos vin, detaloj sekvos baldaŭ per nia novaĵletero bavelo-aktuell.
Vespere vi povas ĝui kaj miri kaj elprovi viajn sciojn en kvizo pri la vasta bunta mondo de lingvoj kaj poste malstreĉiĝi dum babilado en la knajpo.
Programskemo
vendredo, 18a oktobro
17:00 - 18:00 alveno, aliĝo, ekloĝado, pliaj informoj
18:00 - 19:00 bonvenigo kaj vespermanĝo
19:00 - 20:00 kursoj
ekde 20:15 vespera programo, poste knajpo
sabato, 19a oktobro
07:30 - 08:30 matenmanĝo
09:00 - 11:45 kursoj de ĉiuj niveloj
12:00 - 17:00 ekiro al tagmanĝo, poste daŭrigo de la ekskurso al Bazelo, urbogvidado
18:00 - 19:00 vespermanĝo
19:00 - 20:15 kursoj
ekde 20:30 vespera programo, poste knajpo
dimanĉo, 20a oktobro
07:30 - 08:30 matenmanĝo
08:30 - 09:00 redono de ĉambroj
09:30 - 11:30 kursoj
12:00 - 13:30 tagmanĝo, adiaŭo
Kursoj:
A komencantoj (Gerold Busch)
P paroliga (Edmilson Lima Serejo)
B Bukedo kun diversaj prelego-“floroj“ de pluraj prelegantoj (detaloj sekvas)
i Infanprizorgado por infanoj (2-10-jaraj)
(Cornelia Majer, Barbara Bertrand)
Kostoj:
Kotizo: 30 € (por junuloj sub-30-jaraĝaj: 15 €).
Du noktoj en la junulargastejo, ĉiuj manĝoj (* sabate tagmeze proprakoste ekster la junulargastejo)
en 4-lita ĉambro 70 €
en 2-lita ĉambro 90 € (tre limigita kvanto)
La aliĝo validas post alveno de via kompleta pago sur nia konto:
BAVELO-Konto IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22
BIC: SOLADES1VSS (Sparkasse Schwarzwald-Baar)
DJH Jugendherberge Lörrach
Steinenweg 40, 79540 Lörrach
(Koordinatoj: 47.6004869 N, 7.6782375 E)
Tel: +49 (0) 7621 47040
jugendherberge-loerrach.de
Aliĝilo
(bv. sendi al: Inge.Simon
esperanto.de, 07361/ 360 615)

Mi ĝiras ______ € al la BAVELO-Konto
IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22 - BIC: SOLADES1VSS .
Mi partoprenas la kurson A / P / B / i .
Mi volas dormi en ...
□ 2-lita ĉambro □ ve/sa □ sa/di
□ 4-lita ĉambro □ ve/sa □ sa/di
Mi serĉas pli komfortan tranoktadon kaj petas helpajn informojn pri tio.
Manĝoj en la junulargastejo:
□ Mi volas vegetarajn manĝojn
□ Mi havas alergion kontrau _____________
Nomo, adreso, tel.n-ro kaj retadreso, subskribo
___________________________________________________
___________________________________________________
___________________________________________________
___________________________________________________
Dauer:
3 Tage
Datum:
Friday, 18. October 2019 - 18:00 ĝis Sunday, 20. October 2019 - 13:00
Veranstaltungstyp:
Adresse:
Größere Karte zeigen / Montru pli grandan mapon
Hellmut-Waßmer-Jugendherberge Lörrach, Steinenweg 40, 79540 Lörrach
Land:
Bundesland:
Stadt:
Altersgruppe:
Veranstalter:
www:
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
Eintrag von:
Julia Noe