10-a Esperantista Migrado Aŭtuna 2022
de dimanĉo, 9-a de oktobro 2022
ĝis vendredo, 14-a de oktobro 2022
en Detmold / Teŭtoburga Arbaro
Dum tiu jubilea EMA ni migrados – ekirante de Detmold - en amika rondo en kaj apud la Teŭtoburga Arbaro - mezalta montaro kun belaj rigardoj kaj apudaj vastaj ondaj ebenaĵoj – i.a. sur ĝia ĉefa migradvojo `Hermann-vojo`. Vizitoj de naturaj kaj kulturhistoriaj vidindaĵoj kaj pitoreskaj urbokernoj ekzemple en Lemgo.
Necesa sporteca kapablo
Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9-a ĝis la 17-a horo – inkluzive paŭzojn. Estos kaj facilaj kaj meze malfacilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km, maksimume 18 km (tiukaze ne tro kruta kaj mallongigebla), kun altodiferencoj ĝis 400 metroj.
Transportoj
Publikaj trafikiloj estas relative oftaj, ankaŭ al la junulargastejo. Laŭeble se necese ni uzos ilin.