|
Kotizo por unu persono
|
|
|
2026-07-01 ĝis 2026-08-15
|
2-lita ĉambro por du personoj
( (2) ankoraú unu haveblas)
|
410 €
|
430 €
|
450 €
|
|
1-lita ĉambro kun komuna nececejo
kun unu alia ĉambro
( (8) 7 haveblas)
|
490 €
|
510 €
|
530 €
|
1-lita ĉambro kun propra necesejo
( (2) ne plu haveblas !)
|
530 €
|
550 €
|
570 €
|
La kotizo inkluzivas 5 tranoktojn kun matenmanĝo, 5 vespermanĝojn, 4-foje provianton survoje, veturadon ene de la regiono Saksa Svisio (krom pramoj) . Aliĝon por 2-lita ĉambro ni taksos kiel aliĝon por 1-lita ĉambro, se vi/ni ne trovos kunulon aŭ kunulinon por la ĉambro.
Rabato de 30 € por ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj por homoj, kiuj ne loĝas en Germanio.
Kondiĉoj
Via aliĝo ekvalidos post atingo de la antaŭpago de minimume 50 € po persono sur la konto de
Deutscher Esperanto-Bund
Sparkasse Odenwaldkreis
IBAN: DE32 5085 1952 0040 1145 71
BIC: HELADEF1ERB
Eblas ankaŭ pagi al la UEA-konto: geaa-n
Sur la ĝirilo indiku kiel koncernon: „EMA 2026 + via familia nomo“
Vi pagu eventualan reston ĝis 2026-06-30. Por La „malfruaj birdoj“ la aliĝo ekvalidos nur per la pago de la plena kotizo.
Malmendo: La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, sed vi povas peri anstataŭanton. Ni aldone fakturos la eventualajn kostojn de malmendo laŭ la kondiĉoj de la tranoktejo (AGB 2026 en https://www.ferien-naundorf.de/preise) .
Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj.
Maksimuma nombro de aliĝoj: 14 – pliajn aliĝojn mi devos interkonsenti kun la tranoktejo.
Kontakto
Gerald Roemer (organizanto)
Telefono: 0800-336 36 36-66 (ene de Germanio)
Retpoŝto (alklaku): ema
esperanto.de