Verbandsratstagung und DEB-Mitgliederversammlung

Druckversion | Presebla versio

Wir bitten um Anmeldung | Ni petas pri aliĝo:

  ► Online-Anmeldung | Reta aliĝilo

 

Federacia Asembleo (Bundesversammlung) kaj Asocia Konsilantaro (Verbandsrat) de GEA, Osterode, 29.-31.10.2021

Karaj geamikoj,

pro la kronvirusa pandemio Germana Esperanto-Asocio ankaŭ en 2021 ne povis organizi ĉeestan kongreson. Kiel en la pasinta jaro ni tial okazigos la Federacian Asembleon (jarĉefkunvenon) en la kadro de la ĉiujara kunveno de landaj ligoj kaj fakaj asocioj (Verbandsrat). Ĉar la disponeblo de konvenaj kunvenejoj en Herzberg estas necerta, ni decidis denove kunveni en "Freiheiter Hof" en la apuda urbeto Osterode. La salono tie estas sufiĉe granda por niaj bezonoj ankaŭ kun la konataj limigoj kaj minimumaj distancoj. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estos riceveblaj surloke. Laŭ la nunaj pandemiaj reguloj partopreno eblas por personoj vakcinitaj, trapasintaj kronvirusan infekton aŭ prezentantaj aktualan pruvon de negativa testo. Se la reguloj fariĝos pli striktaj, ni klopodos aldone informi vin. Kiel jam en 2020 ni ebligos ankaŭ retan (Zoom-) partoprenon en la Federacia Asembleo.

La formala programo komenciĝos sabaton, la 30-an de oktobro 2021 je la 10:00h per kunveno de la Asocia Konsilantaro. Kiel kutime ĝi ebligu interŝanĝon de informoj kaj spertoj. Ĉiuj ĉeestantoj estas bonvenaj partopreni. Aktualaj temoj estos la « virtualigo » de Esperanto-aktivecoj, pri kiu ni intertempe gajnis pli da spertoj : de grupkunvenoj kaj kursoj ĝis internaciaj kongresoj. Krome ni havos okazon diskuti la publikan konsultadon de EU pri la estonteco de Eŭropo, en kiu jam multaj esperantistoj partoprenas, kaj aliajn aspektojn de informado. Parolante pri fakaj asocioj ni aparte memorigas ke la Esperantista Blindula Ligo en Germanio (EBLOGO) iĝas 100-jara en 2021. Posttagmeze je la 14 :30h komenciĝos la Federacia Kunveno (jarĉefkunveno) de GEA, por kiuj invito kaj tagordo jam estas dissenditaj kaj publikigitaj en Esperanto aktuell. La Asembleo okazos posttagmeze por ebligi partoprenon ankaŭ  al membroj, kiuj ne volas tranokti surloke. Vendredon kaj sabaton la vesperoj estos je dispono por neformalaj kontaktoj. Dimanĉon matene eblos partopreni en gvidita vizito de la Esperanto-urbo Herzberg.

Kiel kutime GEA ne prenas kotizon por nia aŭtuna renkontiĝo. Por faciligi la planadon ni tamen insiste petas ke vi aliĝu (prefere rete : www.esperanto.de/bundesversammlung-2021; eblas ankaŭ skribe per letero al Deutscher Esperanto-Bund, Katzbachstraße 25, 10965 Berlin). Ni ĝojas baldaŭ revidi vin en Osterode!

Amikajn salutojn,

Wolfgang Bohr, estrarano de GEA pri landaj ligoj
Ulrich Brandenburg, prezidanto de GEA

 

Mitgliederversammlung des Deutschen Esperanto-Bundes am 30.10. 2021 in Osterode

Mitglieder, die nicht vor Ort teilnehmen können, haben die Möglichkeit, die Veranstaltung über Zoom zu verfolgen, können aber nicht an den Abstimmungen teilnehmen.

Ort:  Gaststätte „Freiheiter Hof“, Hauptstr. 9, 37520 Osterode am Harz, Tel. 05522-3328
Zeit: Samstag, den 30. Oktober ab 14:30 Uhr

Vorgeschlagene Tagesordnung

1. Eröffnung
    a) Begrüßung
    b) Feststellung der Beschlussfähigkeit
    c) Genehmigung der Tagesordnung
    d) Wahl der Protokollführer und des Versammlungsleiters zu TOP 3 und 4 a)
    e) Genehmigung des Protokolls der Bundesversammlung vom 24.10.2020 (siehe Esperanto aktuell 6/2020)

2. Berichte der Bundesorgane
    a) Bericht des Vorstandes (s. Esperanto aktuell 2/2021)
    b) Bericht des Schatzmeisters (dto.)
    c) Bericht der Rechnungsprüfer (dto.)

3. Entlastung des Vorstandes

4. Wahlen zu den Bundesorganen
    a) Wahl eines Vorsitzenden
    b) Wahl weiterer Vorstandsmitglieder
    c) Wahl eines von zwei Rechnungsprüfern

5. Haushaltsplan 2022 (s. Esperanto aktuell 2/2021)

6. Behandlung von Anträgen

7. Ort und Zeit der Bundesversammlung 2022

8. Verschiedenes

 

Wir bitten um Anmeldung | Ni petas pri aliĝo:

 ► Online-Anmeldung | Reta aliĝilo