Esperanto en Münster

Druckversion / Printebla versio

Esperanto-Vereinigung Münster – Esperanto-Societo Münster

 

RenkontiĝejoLingvo vivas de sia apliko. Tial ni regule renkontiĝas, raportas pri niaj vojaĝoj, klarigas teknikajn interrilatojn, migras tra la historio, prezentas artistojn, diskutas aktualajn temojn – ĉion en Esperanto.

 

Temo de la venonta vespero:

 

 

 

 


 

 

 

 

 

 

Paroligaj ludoj

 

Venontan merkredon ni ludos iomete – kompreneble ne ion ajn, sed ludojn, per kiuj eblas paroli/praktiki Esperanton. La ebloj estas diversaj: Ni povos ludi la Esperanto-version de la Tabu-ludo (laŭ diversaj reguloj), solvi (misterajn) enigmon, fari “balon-debaton” ktp.

Kaj se vi mem havas ideon por interesa kaj amuza ludo, simple kunportu ĝin.

Ni invitas.

 

 

Dato: Merkredo, 10.05.2017, 18.00 h

 

 

 

Atentigo:

Tiel longe kiel daŭras la laboroj por la novkonstruo de la ĉefstacidomo Münster, vojaĝantoj povas forlasi la stacian terenon nur sur la orienta flanko (al Bremer Platz). La vojo al la urbocentro (al Berliner Platz) kondukas dekstren (tra la kontenera vilaĝo) kaj denove dekstren tra la tunelo por biciklantoj kaj piedirantoj.

 

Esperanto