Festo 2013

Details: 

zu den Seiten der Veranstaltung

Muzikfestivalo FESTOFESTO 2013 logo v2

FESTO estas ĉiuaŭgusta muzikfestivalo kiu okazas en okcidenta Eŭropo. Ĝi kunigas homojn de ĉiuj aĝoj kaj de ĉiuj landoj ĉirkaŭ kuna amo de muziko kaj revoj pri senlima mondo. Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia plaĉo kaj dum FESTO kuniĝas kaj esperantlingvaj grupoj kaj lokaj muzikgrupoj por miksi la publikojn kaj kunigi homojn. Sed FESTO ne estas nur koncertoj: dum tago okazas muzikatelieroj: korusoj, marmelada muzikumado, kaj diversaj artaj eventoj. Dum la nokto varmiĝas la koroj ĉirkaŭ biero aŭ teo, babilante pri kiel refari la mondon kunigante ĉies revojn. Kaj ĉi jare, FESTO decidis reveni al iama esperanto-ŝtato: Moresneto!

Dum pli ol jarcento ekzistis en Eŭropo iu teritorio, kiu ne apartenis al unu, sed al du landoj: la Neŭtrala Moresneto. Ĝi kreiĝis en 1816 ĉar tiam Nederlando kaj Prusujo ambaŭ volis havi la zinkminejon tie, kaj ĝi malaperis en 1919 post la unua mondmilito. En tiu unika neŭtrala insulo en 1908 D-ro Wilhelm Molly proklamis la unuan Esperanto-ŝtaton, nomita “Amikejo”, sed baldaŭ la Granda Milito forgesigis la tutan historion pri Moresneto kaj Esperanto…    …sed nun ne plu! De la 10-a ĝis la 18-a de aŭgusto 2013 revenos Esperanto al Amikejo okaze de FESTO, la fama muzikfestivalo de francaj junaj esperantistoj. Venu ankaŭ vi, kaj kunportu flagojn, muzikilojn, tendon kaj ĉefe nekredeblan etoson al la unua FESTO post la fino de la mondo.

Datum: 
Samstag, 10. August 2013 - 16:00 bis Sonntag, 18. August 2013 - 10:00
Adresse: 

Kelmis (ehem. Neutral Moresnet), Belgien