Zamenhoffesto en Berlino - 2016-11-25

Details: 

Saluton,

ĉu vi ne scias, kion fari la 25-an de novembro 2016?

Jen la alternativo al enuo kaj neniofarado!

Zamenhof-festo 2016

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉijara jarfina, Zamenhofa kaj librofesto:

Loko:      Kietzspinne - Oranĝerio,

Schulze-Boysen-Straße 38, 10365 Berlin

Tempo:     Vendrede, la 25-an de novembro 2016,

15:00*-20:00 h

Provizora programo**:

§  Malfermiĝo/festprelegeto

§  Salutvortoj de gastoj

§   Fritz Wollenberg: „Filmo pri la somera festo sur Esperanto-placo Berlin“

§  Werner Pfennig: „Spertoj pri denaska instruado de Esperanto“

§  Ronald Schindler: „Vojaĝo al dumvintra Brazilo“

§  Libroj – viaj amikoj (filmeto de 15 minutoj)

§  Babilado

§  Libroservo funkcios dum la tuta tempo

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu la stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj aŭ novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Paroprenkotizo: 2,50 €

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam

Ronaldo

prez. EABB/ELB

Kontakto por demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindler(ĉe)web.de

* preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj

** programŝanĝiĝoj eblas

Dauer: 
1 Tag
Datum: 
Freitag, 25. November 2016 - 15:00 bis 20:00
Regelmäßiges Datum: 
Samstag, 19. November 2016 - 11:00
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Kietzspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, 10365 Berlin

Bundesland: 
Stadt: 
www: 
http://
Eintrag von: 
Julia Noe