Zamenhoffesto 2017 en Berlin

Details: 

 

Venu al nia 



Zamenhoffesto 2017



kaj Zamenhof-Matenmanĝo[1]!



Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:



Loko:                         Kiezspinne - Oranĝerio, 



Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin



Tempo:         Sabate, la 25-an de novembro 2017, 15:00*-21:00 h

Provizora programo:



§  Malfermo/festprelegeto (Lu Wunsch-Rolshoven)



§  Salutvortoj de gastoj



§  Fritz Wollenberg: Jubilea Libro - 111 jaroj de 



Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio



§   Prezentado de interesaj libroj



§   Chuck Smith: Amikumu



§  Komuna kantado



§  Raportoj pri Seulo kaj Japanio



§  Koncerto de Suzana Kornicka, Poznań



§  Libroservo 



Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!



Partoprenkotizo: 5,00 €          (inkluzivas muzikon kaj bufedon)



Ni vidos nin en Berlino,



Ĝis tiam



Ronaldo



prez. EABB/ELB



Kontakto por demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindler@web.de 



* preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj





  _____  



[1]     Por tiuj, kiuj ankaŭ volas resti dum la dimanĉo en Berlino – laŭ interkonsento!



Informoj: http://esperantoland.org/zamenhofa_matenmangho/#zm

Dauer: 
1 Tag
Datum: 
Samstag, 25. November 2017 - 15:00 bis 21:00
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Kiezspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin

Bundesland: 
Stadt: 
www: 
http://
Eintrag von: 
Julia Noe