Zamenhof-Omaĝon

Druckversion / Printebla versio
Details: 

La Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun Germana Esperanto-Asocio organizas 

Zamenhof-Omaĝon

okaze de la centa mortotago de Zamenhof (14-a de aprilo),

de vendredo, 21-a, ĝis dimanĉo, 23-a de aprilo 2017

en Berlino

En vendredo posttagmeze okazos Scienca Simpozio,

vespere estos Podia Interparolado pri vivo kaj verko de Zamenhof

(ambaŭ en la Pola Instituto en Berlino)



Prelegos en la simpozio interalie:

- Prof. Dr. Sabine Fiedler. Esperanto: aus dem Leben einer vermeintlich toten Sprache

- Dr. Agnieszka Jagodzińska. Zamenhof's response to the 'Jewish Question'

- Dr. Ulrich Lins. Der Wandel des Zamenhofbildes



Podia interparolado pri vivo kaj verko de Zamenhof (germanlingva) kun

- Dr. Lothar Quinkenstein, verkisto, tradukisto kaj literatursciencisto

- Dr. Ulrich Lins, historiisto

- Dr. Cyril Brosch, lingvisto

(eble aliaj)



En sabato okazos busa ekskurso tra Berlino, sperte gvidos Fritz Wollenberg al diversaj lokoj, kiuj havas rilaton al la historio kaj nuntempo de Esperanto en Berlino.

Vespere estos Festa Vespero kun koncerto de Georgo Handzlik, en la kulturcentro Danziger50.



Dimanĉe okazos Matentagmanĝo en la restoracio Al Hamra

en la kvartalo Prenzlauer Berg.



La Esperanto-Ligo Berlino kaj Germana Esperanto-Asocio invitas vin ĉiujn partopreni la omaĝon kaj dankon al Ludoviko Zamenhof.

Informoj kaj aliĝilo

Detalajn informojn bv. trovi sur

http://esperantoland.org/zo/

(Bv. noti: La kunveno ne estas aranĝo de EsperantoLand, ni simple disponigas la retejon.)

Tie estas ankaŭ aliĝilo kaj (komenca..) listo de jamaj aliĝintoj.

http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/partoprenantoj_zo.php



Plia informejo troviĝas en Facebook

https://www.facebook.com/events/398879513810219/

Tie vi povos interdiskuti kaj informi pri via interesiĝo aŭ intenco veni.

Bv. konscii, ke por vera aliĝo necesas sendi aliĝilon per la supre indikita paĝo (aŭ per retmesaĝo al mi).



Mi bedaŭras, ke la nuna invito venas nur nun. Mi esperas, ke vi tamen ŝatos viziti Berlinon kaj komune kun multaj aliaj honorigi la iniciatinton de nia komuna lingvo. Jen la aliĝilo

http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/#alighilo



Dezirante al vi multan ĝuon kaj plezuron kun la lingvo de Zamenhof

kaj esperante vidi multajn el vi en Berlino post unu monato



sincere kaj amike



Lu Wunsch-Rolshoven



por la organiza komitato de ELB

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

 

Dauer: 
3 Tage
Datum: 
Freitag, 21. April 2017 (Ganztägig) bis Sonntag, 23. April 2017 (Ganztägig)
Veranstaltungstyp: 
Bundesland: 
Stadt: 
www: 
http://esperantoland.org/zo/
Eintrag von: 
Julia Noe