Saarbrücken atendas vin por la 15-a NR kaj 8-a NIS

Druckversion / Printebla versio
Details: 

Saluton, kara,

kiel vi eble jam scias - aŭ eble vi eĉ jam aliĝis -,
fine de la jaro, de la 27-a de decembro 2016 ĝis la 3-a de januaro 2017,
en Saarbrücken, apuda la franc-germana landlimo, okazos
la 15-a Novjara Renkontiĝo (NR) 
kun programo por junuloj, la 8-a Novjara Internacia Semajno (NIS).

Multfaceta programo

Ni invitas vin sperti kun ni la internacian etoson, 
la kunestadon de infanoj, junuloj, mezaĝuloj kaj maljunuloj,
la ampleksan programon de prelegoj kaj kursoj, infana programo,
vesperaj programeroj, iom da promenoj kaj ekskursoj
kaj festi kun ni la novan jaron dum la silvestra nokto.

Filmeto pri la pasintjara NR

Kelkajn impresojn de partoprenintoj en la pasintjara NR
kaj korusan kanton
vi trovos en filmeto ĉe Youtube
https://www.youtube.com/watch?v=9fReKGQG8xg
Dankon al Irek kaj lia teamo, kiuj kreis la filmon!

Ĝis nun aliĝis 109 homoj

Intertempe aliĝis jam 109 homoj - multajn nomojn vi trovos sur 
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr15.php
kaj
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis8.php
Estas bela internacia miksaĵo - du trionoj de la partoprenantoj 
venas el eksterlando, el pli ol dekduo da landoj.
Aliĝis ĝis nun 37 infanoj kaj junuloj - do eble ne atendu plenan trankvilecon dum NR...

Fino de aliĝperiodo: 15-a de oktobro

La limdato por la aktuala aliĝperiodo de NR estas la 15-a de oktobro. Se vi do ŝatos partopreni en NR kaj ne jam aliĝis, eble konsideru baldaŭ aliĝi - aŭ almenaŭ informi nin pri via intereso.
Kaj eble informu interesitajn amikojn pri NR kaj la limdato.
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Se vi havas iujn demandojn pri NR kaj NIS, mi volonte provos respondi al vi.

Ĉion plej bonan por la restantaj someraj tagoj kaj por aŭtuno!
Ĝuu la vivon - kaj eble kunĝui ĝin kun ni en NR/NIS :)

Lu

 

 

 

 

Dauer: 
7 Tage
Datum: 
Dienstag, 27. Dezember 2016 (Ganztägig) bis Dienstag, 3. Januar 2017 (Ganztägig)
Adresse: 

Europa-Jugendherberge, Jugendgästehaus Saarbrücken, Meerwiesertalweg 31, 66123 Saarbrücken

Bundesland: 
Stadt: 
Veranstalter: 
www: 
http://www.esperantoland.org/nr
Eintrag von: 
Julia Noe