Printempa Revido (PRO) 2016

Details: 

Thomas Heberlein invitas al la Printempa Revido: 



La Printempa Revido (PRO) 2016 de EMAS okazos en Bremeno la 5-an de marto 2016. 



La kongresejo estos la Transmara Muzeo apud la ĉefstacidomo (Übersee-Museum). La muzeo konvenas al Esperanto pro sia multkultureco. La muzeo temas pri etnografio, religio, biologio, geologio kaj ... Ne eblos rigardi ĉion dum unu tago. 



Kompreneble geamikoj el aliaj landaj ligoj kaj aliaj landoj estos bonvenaj. 



Jen la provizora programo: 



ekde 10:00 alveno, kafumado kaj babilado laŭplaĉe. Ĉiu partoprenanto ricevos bileton por la muzeo. 



11:00 du gvidadoj tra la muzeo: 



ĝenerala gvidado tra la tuta muzeo aŭ 

gvidado aparte pri Azio. 



12:00 komuna tagmanĝo en la manĝejo Übersee en la teretaĝo 



13:00 jarĉefunveno de EMAS en la manĝejo Übersee (en la sama salono kiel la tagmanĝo) 



14:00 kurseto pri gamelan-muziko por interesuloj (d-ro Andreas Lüderwaldt) 



15:30 komuna kafumado (laŭplaĉe) 



Kompreneble dum la tuta tago eblos malkovri la muzeon sendepende kaj babili. Estas multaj seĝoj kaj benkoj en la muzeo. 



EMAS ne postulas kotizon por la programo. Sed ĉiu partoprenanto devos mempagi siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. 



Bv. aliĝi ekde nun ĉe Thomas Heberlein (<DO1HEB@gmx.de>)

Dauer: 
1 Tag
Datum: 
Samstag, 5. März 2016 (Ganztägig)
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Übersee-Museum Bremen, Bahnhofsplatz 13, 28195 Bremen

Bundesland: 
Stadt: 
www: 
http://
Eintrag von: 
Julia Noe