Kunveno de landaj ligoj kaj fakaj asocioj (Verbandsrat), Herzberg/Harz, 27-a de oktobro 2018

Details: 

Karaj geamikoj, estas tradicio ke la estraro de GEA ĉiun aŭtunon kunvenas kun reprezentantoj de ĝiaj membroasocioj kiel „Verbandsrat“ laŭ para. 9 de la statuto. Tio estas la ĉefa kunveno de nia asocio inter la Germanaj EsperantoKongresoj. En ĉi tiu jaro nia aŭtuna kunveno okazos sabaton, la 27-an de oktobro denove en la urba biblioteko de Herzberg/Harz (adreso: Am Spritzenhaus 11). Ni rekomendas ke la partoprenantoj alvenu jam vendredon vespere: ni kolektiĝos en la biblioteko je la 19:00h kaj iros komune vespermanĝi.

Bonvolu mem rezervi ĉambron en Herzberg, ekzemple en jenaj hoteloj:

  • Hotel Jägerhof, Sägemühlenstraße 34, 37412 Herzberg (Tel. 05521-3067): la plej proksima hotelo.
  • Hotel Englischer Hof, Vorstadt 8-10, 37412 Herzberg (Tel. 05521-89690, info@englischerhof.de)
  • Hotel Zum Pass, An der Sieber 4, 37412 Herzberg OT Sieber (Tel. 05585-999 9477, zimmer@zumpass.de): esperantlingva hotelo.
  • Pliajn tranokteblecojn vi trovos ĉi-tie: www-vv-herzberg.de

Programo:

La formala kunveno komenciĝos sabaton, la 27-an de oktobro je la 9:00h. Ni kunsendas proponon por la tagordo. Je la 11:30h ni interrompos la kunvenon por komuna veturado al la kastelo Welfenschloss. Kune kun reprezentantoj de la urbo ni tie malfermos ekspozicion pri la ĝemelurbaj rilatoj inter Herzberg kaj Góra (Pollando), en kiuj Esperanto ludas gravan rolon, kaj vizitos la grandan ekspozicion pri Tibor Sekelj. Poste en la restoracio de la kastelo estas por ni rezervitaj lokoj por tagmanĝi.

Je la 14:30h ni daŭrigos la kunvenon en la urba biblioteko per neformala diskuto i.a. de jenaj temoj: (1) aktualaĵoj el nia informa kaj publikrilata laboro (Lu von Wunsch-Rolshoven), (2) katalogigo de la bibliotekoj de lokaj grupoj (Barbara Brandenburg) kaj (3) retpaĝoj de GEA kaj ĝiaj membroasocioj (Franz Kruse kaj Julia Noe). La menciitaj gekolegoj nur mallonge enkondukos la temojn: gravas ke restu sufiĉe da tempo por interŝanĝo de spertoj. Je la 19:30h estas antaŭvidata komuna vespermanĝo.

Dimanĉon matene (28.10.) okazos nepublika kunsido de la GEAestraro. 

Sitzung des Verbandsrats am Samstag, dem 27. Oktober 2018 in Herzberg am Harz

Tagesordnung

  1. Annahme der Tagesordnung
  2. Wahl eines Protokollführers
  3. Bericht des Bundesvorstands (u.a. Mitgliederverwaltung, Archivierung)
  4. Bericht des Kassenwarts
  5. Vorschau auf geplante Veranstaltungen des D.E.B. (u.a. Luminesk‘ 2018/2019, PSI 2019, Deutscher EsperantoKongress [D.E.K.] 2019, PSI 2020, D.E.K. 2020)
  6. Entscheidung über Ort und Zeitpunkt des D.E.K. 2020
  7. Datenschutzordnung des Deutschen Esperanto-Bundes
  8. Berichte aus den Landes- und Fachverbänden, insbes. Vorschau auf geplante Veranstaltungen
  9. Verschiedenes

Ni ĝojas (re-)vidi vin en Herzberg kaj esperas ke ni havos fruktodonan kunvenon. Ankoraŭ unu peton ni havas: bonvolu anonci vian partoprenon al wolfgang.bohr@esperanto.de, Tel. (0800) 3363636-5114.

Amikajn salutojn Wolfgang Bohr (estrarano de GEA pri landaj ligoj) Ulrich Brandenburg (prezidanto de GEA) Berlin, 17.09.2018

Dauer: 
3 Tage
Datum: 
Freitag, 26. Oktober 2018 - 19:00 bis Sonntag, 28. Oktober 2018 - 9:00
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Stadtbibliothek, Am Spritzenhaus 11, 37412 Herzberg

Bundesland: 
www: 
http://
Eintrag von: 
Julia Noe