Invitilo

Druckversion | Presebla versio

Pentekoston 2018 ni kongresos en Zweibrücken!

La partoprenintoj de la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso jam scias: venontan jaron nia kongresurbo estos Zweibrücken – proksima al la franca landlimo kaj ne malproksima al Luksemburgio

Tio donas la ŝancon, ke ankaŭ multaj esperantistoj el niaj najbaraj landoj povu partopreni. Ni antaŭĝojas same pri aliaj eksterlandaj partoprenantoj, por kiuj la kongresurbo en la mezo de Eŭropo estas facile atingebla. La kongreso komenciĝos vendredon, la 18-an de majo 2018, kaj daŭros ĝis lundo, la 21-an. Krom la jarĉefkunveno kaj aliaj organizaj renkontiĝoj estas planataj urbogvidado kaj ekskursoj tra la ĉarma regiono de Palatinato kaj Sarlando, distra vespero, dediĉita al tiu regiono kaj internacia vespero kun muziko kaj artaj prezentoj.

Zweibrücken (Du-Pontoj, franclingve Deux-Ponts) estas eksterdistrikta urbo kaj apartenas al la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de oktobro 2016 la urbo havis 32.290 loĝantojn. La graflando Zweibrücken iam estis graflando en la Sankta Romia Imperio. Ĝi ekestis inter 1182 kaj 1190 el hereda parto de la graflando Saarbrücken. Inter 1286 kaj 1302 la grafa familio dividiĝis en 2 liniojn: Zweibrücken-Bitsch kaj Zweibrücken (-Zweibrücken). La pli juna linio kun la burgo kaj la urbo finiĝis en 1394. La kastelo Zweibrücken estas la plej granda konstruaĵo de Palatinato kaj hodiaŭ sidejo de la supera landa juĝejo. La Eŭropa Rozoĝardeno estas la plej konata vidindaĵo de la urbo. En la pli ol 50.000 m² granda parko kreskas pli ol 60.000 rozujoj de pli ol 2.000 diversaj kultivaroj. La parko estas unu el la plej grandaj ĝardenoj de Eŭropo kaj la tria plej granda rozario de la tuta mondo. Ĝin malfermis en la jaro 1914 la princino Hildegard de Bavario. La plezurkastelon Tschifflik konstruigis en 1715 kaj 1716 Stanislaus Leszczynski, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (1704-1709 kaj 1733-1736) kiel somerrezidejon. Laŭ liaj ideoj la sveda konstrumajstro J.E. Sundal planis kaj realigis la kastelon, tipan ekzemplon de baroka konstrustilo.

Hodiaŭ en Zweibrücken funkcias filio de la altlernejo Kaiserslautern: iama faka altlernejo kun ĉefe matematika kaj natursciencaj (precipe informadiko) kaj ekonomiaj studdirektoj. En la moderna konstruaĵo de la altlernejo okazos nia kongreso.

Temo de la kongreso estos „Esperanto – tutmonde ligita“ („Esperanto – global vernetzt“). Ni elektis ĝin, ĉar unuflanke la Esperanto-movado mem estas ekzemplo de bone funkcianta tutmonda reto kaj ĉiam havis tutmondan pretendon. Aliflanke ni ĉiuj sentas kiel la hodiaŭa tutmondigo influas ankaŭ la esperantistan komunumon. Vojaĝado kaj kontaktoj kun foraj landoj almenaŭ por eŭropanoj fariĝis pli facilaj, eĉ ĉiutagaj – kaj multaj opinias ke por tio oni ne bezonas komunan lingvon kiel Esperanton. Novaj komunikaj medioj pli faciligas lernadon ankaŭ de nia lingvo (jam miliono laŭdire eklernis Esperanton per „Duolingo“, multaj miloj ekzameniĝis). Vikipedio en Esperanto havas pli da serĉvortoj ol en multaj naciaj lingvoj.

La Esperanto-komunumo ŝanĝiĝas: kelkaj el ĝiaj klasikaj eventoj kaj labormetodoj fariĝas malpli altiraj, sed per „Amikumu“ estas facile kontakti samlingvanojn proksime kaj malproksime. Ŝanĝiĝas ankaŭ la interna administrado de niaj asocioj, kaj al presitaj kaj dissenditaj revuoj aldoniĝas retaj. Ni esperas ke en Zweibrücken povos partopreni kelkaj el niaj novaj protagonistoj, kaj ni esperas pri vigla kaj fruktodona diskuto. 

Unua informilo kun ĉiuj necesaj informoj aperos baldaŭ, kaj intertempe vi povas kontakti la Lokan Kongresan Komitaton per jena adreso:

Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken

Postfach 2019

DE-66470 Zweibrücken

retmesaĝo: 95aGEK@ esperanto-reto.eu

telefono: +49 6332 981190 aŭ +49 151 25096448

fakso: +49 6332 981192

Esperanto