24. KEKSO en Heidelberg

La sekvan KEKSOn gastigas la Bavelo-Seminario, kiu okazas inter la 12-a kaj 14-a de oktobro 2018 en la junulargastejo en Heidelberg.

Ĉi-foje ni ne dormos en dormsakoj sur matoj, sed en la litoj de la junulargastejo. Kaj ili provizas por ni veganajn manĝojn. La programo de la Bavelo-seminario ofertas Esperanto-kursojn por komencantoj, paroligan rondon kaj diskutojn pri Afriko kaj Rusio. Legu pli ĉi-tie: https://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/programo.php?lang=EO

Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0€
Kotizoj por membro de GEJ: 30€
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

Kaj ni petas ĉiujn partoprenantojn aŭ kunporti keksojn aŭ fruktojn aŭ krompagi 10€.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!

Aliĝi vi povos ekde nun ĉi tie

Esperanto