7. JES / 7a JES

Druckversion / Printebla versio
Details: 
JES 2015/16: tutsemajna kaj eksterordinara novjarfesto por junuloj
Eger (Hungario), 27a de decembro - 3a de januaro
 
JES festos jam sian 7an naskiĝtagon, sed ĉi-jare estos iom malsimile ol kutime: ĝin kunorganizas  HEJ kaj PEJ (do hungaroj kaj poloj), kun iom da internacia helpo. La evento okazos meze de fama hungara vinregiono - do, kompreneble, ni ekskursos al bonega vinkelo por gustumi la lokajn vinojn... preparu vin al la plej elstara vingustumo de via vivo! ;)
Kaj kio pli estos speciala ĉi-foje? Nu, nia nova teamo rezultos freŝajn ideojn rilate al la programo, kotizoj kaj pli: studenta rabato, granda atento al muzikaj atelieroj, gufujo refreŝigite, drinkejo kun diversaj kokteloj, hungara kaj pola vespero, adoleska programo...
 
Krom tio, ni certe gardos la tradiciojn,kiuj igas JES unika novjarfesto: pompa manĝo kaj viva muziko silvestre, novjara promenado, danc- kaj lingvokursoj, programo por aktivuloj (nun fare de UEA, kun la temo "Junigi la komunumon").
 
Ju pli frua aliĝo, des pli favora prezo. Ne hezitu - kaj invitu viajn amikojn!
Uzu la + du semajnojn da favora aliĝperiodo (14a de septembro), kiun ni elpensis speciale por studentoj, kies horaro kaj ekzamenperiodo nuntempe solidiĝas. ;)
 
Pliaj informoj ĉe http://jes.pej.pl/Fb- aŭ twitter - kaj retmesaĝe ĉe jes@pej.pl.
Dauer: 
7 Tage
Datum: 
Sonntag, 27. Dezember 2015 - 14:00 bis Sonntag, 3. Januar 2016 - 12:00
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Motel Botax, Külsősor utca 8, HU-3300 Eger

Land: 
Stadt: 
www: 
http://jes.pej.pl/
Eintrag von: 
Julia Noe