12-a Rata Rendevuo en Bad Münder

Invito al la
12-a “Rata Rendevuo” en Bad Münder
dimanĉon, la 18-an de oktobro
La “Ratkaptista Bando” invitas vin al Bad Münder. Ni esperas, ke ni povos ĝui belan tagon kun multaj Esperanto-amikoj. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: 0162/7536396.
La programo:
- ekde la 9-a 30: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Dolmen", Lange Str. 13-15, por trinki kafon kaj babili;
- 11-a - 12-a 30: ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Bad Münder kaj la kuracparko kun ejo por koncentri salakvon kun la „fantomo de la Süntel-monto“; ekiro ĉe la glaciaĵkafejo „Dolmen“;
- poste ĉirkaŭ la 12-a 40: tagmanĝo en la itala restoracio "Barese", Echternstr. 22; bonvolu antaŭmendi la tagmanĝon: http://ristorante-barese.de/speisekarte.html
- ĉirkaŭ la 14-a 10: ekveturo per aŭtoj al Bakede, eblas kunveturi;
- 14-a 30 - 16.00: rigardado de la Filmwelt-Center, la plej granda privata Star Trek-kolektaĵo, en Bakede, Südstr. 2;
- poste ĉirkaŭ la 16-a 10: kafo kaj torto en la korta kafejo „Freitags Hof“ en Bakede, Zum Wittkopfstein 1; dume ankaŭ eblas viziti la vitran artaĵan ekspozicion en la najbara preĝejo;
- fino ĉirkaŭ la 17-a 30/18-a
Kostoj: ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro kaj la kuracparko kaj la rigardado de la Star Trek-kolektaĵo: 10,00 €;
manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, restoracio, korta kafejo) ĉiu mem pagas;
Aliĝo kaj ĝirado de la kotizo bonvole nepre ĝis la 12-a de oktobro: hameln@esperanto.de , Telefon: 0162 7536396, Doodle-Liste: http://doodle.com/poll/3yef9axq2pkzpf2u
Bonvolu ĝiri la kotizon de 10,00 € por la ĉiĉeronadoj ĝis la 12-a de oktobro 2015 al la konto de la Esperano-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Weserbergland,
IBAN: DE87254501100160118618
BIC: NOLADE21SWB
Senkosta parkejo por aŭtoj: angulo Wallstraße/Schulwall kaj angulo Bahnhofstr./Lange Str.; vojo de la stacidomo ĝis la urbocentro: 2,5 km, ĉirkaŭ 30 min. Bonvolu mencii kiu kiam ŝatas esti ŝoforita de la stacidomo, kaj bonvolu diri, je kiu horo vi forveturos.
Mi partoprenas:
O glaciaĵkafejo I O urboĉiĉeronado I O tagmanĝo I O Star Trek kolektaĵo I O korta kafejo
Mi antaŭmendas jenan tagmanĝon: Nr. ...........::::::::::::::....................................................
http://ristorante-barese.de/speisekarte.html
O Mi ŝatas esti ŝoforata de la stacidomo enurben; alveno: .............. forveturo: ................
O Mi povas kunpreni ........ personojn en mia aŭto (al Bakede kaj reen)
Kelkaj ligoj: http://www.suentelgeist.de/ ; http://oestliches-weserbergland.de/ ; http://www.filmwelt-shop.com/ ; http://ristorante-barese.de/ ; http://www.bakede.de/hotcafe.html
Größere Karte zeigen / Montru pli grandan mapon
Bad Münder + Bakede