10-jara jubileo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

Okaze de la dekjara jubileo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo urbo kaj Interkultura Centro Herzberg (ICH) komune organizos festeventojn, kiujn partoprenos ankaŭ delegacio el la ĝemelurbo Góra, Pollando sub gvido de la urbestrino.
El la programo (detaloj sur la hejmpaĝo 'esperanto-urbo'):
09.07.2016, 11:00 - festkunveno en la Kavalira Salono en la Welf-kastelo (por aliĝintoj, invititoj)
festprelegoj, salutado, muziko
fotoprezentado pri Esperanto-agado en Herzberg en la lastaj 10 jaroj
ekspozicio pri la 10-jara Esperanto-urbo
13:00 - bufedo
14:00 - gvidado tra la kastela muzeo
15:00 - ĉiĉeronado tra la urbo, vizito de ZEO-j
16:00 - ĝardenfesto en la Esperanto-ĝardeno (ICH, Grubenhagenstr. 6)
10.07.2016, 10:00 - gvidado en la urbo, urborigardado laŭ Esperanto-itineroj, ZEO-j
11:00 - forumo: Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (en ICH)
13:30 - promenado, laŭ la estonta itinero "Esperanto-benkoj"
16:00 - adiaŭa kradrostadfesto, komuna pikniko en la Esperanto-ĝardeno de ICH
Größere Karte zeigen / Montru pli grandan mapon
Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz