23a KISO

Druckversion / Printebla versio
Details: 

La tradicia somera Esperanto-renkontiĝo en la centro / mezo / koro (laŭ 

via plaĉo) de Germanujo ĉi-jare okazos jam la 23-an fojon. Komence en 

tendoj ĉe la bordo de la Lahn-rivero ĝi jam antaŭ multaj jaroj 

translokiĝis al la Naturamika kabano, kie ni pasigas semajnon en bona 

Esperanta etoso, foje ekskursante al la urbo, arbaro ktp. laŭplaĉe kaj 

kompreneble laŭ la vetero. Pliajn detalojn vi trovas en la reto: 

www.esperanto.de/KISO - pdf-dosiero presebla (aŭ se vi preferas: 

printebla) kiel papera informilo (4 paĝoj A5 sur du faldeblaj A4-paĝoj), 

kiun vi bv. pludonu en via Esperanto-amikaro, troviĝas en la aldonaĵo aŭ 

(se forigata per la dissendolisto) rete rekte 

http://home.foni.net/~gunter/materialoj/KISO 2013 unua informilo.pdf

Datum: 
Montag, 19. August 2013 - 17:30 bis Sonntag, 25. August 2013 - 10:30