Esperanto-fondaĵoj / Esperanto-Stiftungen |
|
| Deutsche Version |
| Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio >> fondaĵoj |
La sekve prezentataj fondaĵoj estas sendependaj de Germana Esperanto-Asocio kaj ne ties institucioj. Tamen validas por ili ĉiuj, ke ilin fondis kaj administras Esperantistoj. La celoj de la fondaĵoj estas diversaj kaj nur parte la disvastigo de Esperanto. Kelkaj fondaĵoj havas aliajn komun-utilajn taskojn plenumatajn per Esperanto kaj helpe de Esperantistoj.
financa subteno de la oficejo de Germana Esperanto-Asocio
koncerna estrarano: D-ro Rudolf FISCHER
financa subteno de subtenindaj familioj por la partopreno
en Esperanto-aranĝoj de Germana Esperanto-Asocio, precipe de la ĉiujara
Printempa Semajno Internacia (PSI)
koncerna estrarano: s-ino Hedwig FISCHER
"Familioj": t.e. diversgeneraciaj partoprenantoj, inter ili (minimume) 1 infano aŭ junulo,
(do enkaŭ av(in)o/nep(in)o, onkl(in)o/nev(in)o;
plie ankaŭ neparencoj (najbaroj, amikoj de la familio, instruistoj, ...),
se ili respondecas por la akompananta(j) infano(j)/junulo(j).
Esperantistoj: La subtenatoj devas aŭ jam paroli Esperanton aŭ intenci lerni ĝin dum la aranĝo. Eksterlandanoj bezonas rekomendon de sia nacia Esperanto-asocio.
Subtenindeco: La subvencioj estas nur por familioj, kiuj alikaze ne povas pagi la partoprenon.
Propra pagoparto: La subvencio estas fiksata depende de la unopa situacio. Sed ĝi ne ampleksas la veturkostojn kaj poŝmonon.
Membreco: Kiu loĝas en Germanujo, devas esti ordinara membro de Germana Esperanto-Asocio (ekz. per familia membreco) aŭ de Germana Esperanto-Junularo.
Aranĝoj: Subvencioj estas pagataj ne nur por PSI, sed ankaŭ por aliaj aranĝoj de Germana Esperanto-Asocio, ekzemple por partopreno en la Germana Esperanto-Kongreso.
La detalaj kondiĉoj estas fiksataj individue kun la subvencipetantoj. Rajto je subvencio ne estas. Ĉiu subvenci-peto povas esti neata sen doni kialon.
|
Se vi trovas korektindaĵon en tiu ĉi paĝo, bv. atentigi:
Rudolf.Fischer |
2010-09-28 |