Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Raportoj pri la 25a PSI / Berichte über das 25. PSI (eo-sprachig)

Raportoj pri la 25a PSI / Berichte über das 25. PSI (eo-sprachig)

Raporto pri la 25a PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA

St. Andreasberg 10-17.4.2009

Jam la kvinan fojon PSI okazis en la montara urbeto St. Andreasberg, en la internacia klerigejo Haus Sonnenberg. Al la jubilea evento aliĝis rekorda nombro da partoprenantoj - 186. Ni festis Paskon. Ĉar Pasko estas religia festo, por kredantoj okazis iutage matena Laŭdo kaj aliaj koncernaj ceremonioj. Dum la tuta semajno akompanis nin bela, sunoplena vetero.

Por bonvenigi la partoprenantojn, antaŭ la enkonduka vespero estis ofertita ŝaŭmvino. Lars Sözüer konatigis nin pri la semajna programo. Ĝi estis riĉa je prelegoj, diskutoj, seminarioj. Okazis E-kursoj, gimnastiko, tabloteniso, kvizo, dancado kaj por la infanoj multaj interesaj ludoj, en kiuj ili fervore partoprenis. La gejunuloj havis sian propran programon.

Sabate vespere, antaŭ Pasko, oni kolektiĝis ekstere apud granda pasko-fajro kaj kantis en akompano de gitaro. Dimanĉe matene komenciĝis por la malgrandaj infanoj ovo-serĉado. Du grandaj leporoj akompanis ilin en la arbaro, kie estis “kaŝitaj” ĉokoladaj ovoj kaj aliaj bongustaĵoj. Trovitaĵojn ili metis en mempreparitajn paperajn korbetojn kaj plenajn verŝis en la korbon de la leporoj. Poste io estis egalparte dispartigita inter ili. La plej etaj ĝuis Mazi-filmon kaj laŭ ĝi ili ludis diversajn rolojn, kio tre entuziasmigis ilin. Krom tio iuvespere ili povis aŭskulti piĵamajn rakontojn. Infanoj ankaŭ partoprenis en manlaboroj.

En vikipedia trejnado oni provis enretigi mallongan tekston. Dum la gazetara seminario estis klarigita kiel redakti leteron por inviti ĵurnaliston al iu Esperanto-evento kaj kiamaniere fari aŭ  elekti interesan foton. Harald Schicke raportis pri sia vizito al Norda Koreio, Bert Schumann pri familia vojaĝo tra Japanio antaŭ la UK en Jokohamo. Ambaŭ estis tre interesaj. Al la Kuba kongreso, kiu okazos en Havano venontjare invitis kaj pri sia lando rakontis Juan Besada. De fakulo pri arbaroj ni eksciis pri Harz-montaro. Pri la Suno interese prelegis Bernard-Régis Larue, pri germanaj rapidtrajnoj ICE rakontis Andreas Diemel. Pri la Eŭropa kongreso informis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. Okazis ankaŭ internaciaj ekzamenoj. En la vilaĝo Scharzfeld, apud Herzberg-La Esperanto urbo estis inaŭgurita E- ŝildo pri partneraj urboj inter la germana Herzberg kaj la pola Góra. Ĉiuposttagmeze eblis ekskursi aŭ promeni en apuda arbaro. Kelkaj tie serĉis kaŝitan trezoron. Ŝatata estis vizito de la bela urbo Stolberg. En Herzberg estis akcepto e la urbestro. Ni vizitis unukornulan kavernon en ties proksimeco.

La vesperaj programeroj estis dediĉitaj al la kulturo. Ni spektis prezenton de Emily Barlaston, kiu tre sprite amuzigis ĉeestantaron. Christoph Frank prezentis pupteatraĵon Herbe por granda admiro de la plej malgrandaj infanoj. Je invito de Helmut Klünder jam la trian fojon dum PSI venis piankoncerti Frank Muschalle akompanata de siaj du kunludantoj. Ili prezentis muzikstilon de “Boogie-Wogie”.  Ni ĉiuj estis ravitaj. Ĝi estis donaco de la “Elizabeth-Klünder-fondaĵo” por la 25-a PSI. 

Dum la jubilea balo oni dancis cirklodancojn kaj poste la gejunuloj regis la diskotekon. En la Internacia Vespero prezentiĝis PSI-orkestro kaj pluraj talentaj muzikatantoj, inter kiuj junaj infanoj. Ni aŭskultis pianon, fluton, gitaron, akordionon. Jam tradicia fariĝis la Fantom-ludo.  Ĉi-foje oni malkaŝis Danka Leyk. 

Ĉiuvespere ni agrable babilis en trinkejo kiun estris Helmut Klünder. Rememore pri la jubileo ni ricevis glason kun skribo: 25a jubilea PSI. Laŭdon kaj dankon al la organiza teamo! Pri la evento interesiĝis ĵurnalistoj kaj aperis pluraj artikoloj pri ni en lokaj gazetoj.
Venontjare PSI okazos samloke de la 2-a is la 9-a de aprilo 2010.

Liba Gabalda 

(publikigita en Magdeburga folio, n-ro 91, juni 2009)

 

 

PSI jubileis en St. Andreasberg

178 gastoj partoprenis la 25an Printempan Semajnon

 

Estas kiel unua labortago en nova laborloko, kiam oni partoprenas la unuan fojon en Esperanto-renkontiĝo. Tute nova mondo kun specifa homo-tipo, iom fremdaj ĉirkonstancoj, miksaĵo inter ĝojo pro novkomenco kaj malcerteco pri la estonteco.

Tiel mi sentis, kiam mi la unuan fojon partoprenis Esperanto-renkontiĝon, estis dum la jarŝanĝo 2000/2001 la Internacia Seminario en Cuxhaven. Kaj same mi sentis min ĉi-jare, kiam mi trempiĝis en la mondo de la plenkreskulaj renkontiĝoj. Mi estas preskaŭ 27-jara, do bona tempo por eniri novan mondon, ĉu ne?

Jam la alvojaĝo sentigis min alveni en alia mondo. Kiam mi eniris la buson al St. Andreasberg en la stacio de Herzberg ĉe Harco (ah, pardonu, Herzberg la Esperanto-Urbo ĉe Harco), do jam dum la busveturado oni sentas sin kiel sur alia stelo. Valoj enmeze de grandaj pinarbaroj, rokaro kovrita de musko, malplenaj dometoj ĉe la strato, homoj sidante apud la strato, atendante la vivon.

Kiam mi alvenis en la Internacia Domo Sonnenberg (sunmonto), min jam memorigis multo al Esperanto-renkontiĝo. Multaj aŭtomobiloj kun fremdaj signoj promesis internaciecon. Jam estis fruvespere, la homoj estis ie, sed ne ekstere atendante kaj bonvenigante min. Sed kion mi atendas, homo, kiu nur venas meze de la renkontiĝo? Mi ĝoju, kiam estas lito ankoraŭ. Mi eniris la ĉefan domon. Apud la granda salono mi aŭdis sonon. „Saluton Andreas“ min alparolis konata voĉo. Kaj tuj mi sentis min hejme, la parolanto estas, same kiel mi, vestfalo kiu akceptis min en sia arealo, estis Helmut Klünder, la monasterlandano en sia trinkejo aŭ kiel li diras: knajpo. Kaj multaj vestfaliaj knajpoj povus fieri pri la bieroferto tie. Sed tio ne estu temo nun. La posta akceptado estis kiel en junulara renkontiĝo kaj ankaŭ la lito-disdonado estis konata proceduro. Miaj kunĉambranoj estas en la ĉambro, ankaŭ ili atendas la vesperan programon: komercema ukrainano, kiu tuj prezentis al mi siajn varojn kaj laborema hungaro, kiun mi jam vidis dum la pasinta Internacia Junulara Kongreso en Hungario.

Dum la sekvinta vespera programo estis pupteatraĵo, kiu estis surprizo por mi, ĉefe ĉar mi antaŭe ne povis imagi, ke celgrupo de pupteatraĵo ankaŭ povas esti plenkreskuloj kaj same, ke ĝi ankaŭ estas interesa okazaĵo por mi mem. La arbara nano Hörbe montris sian mondon kaj la ludanto Christoph Frank bone vivigis la figuron per siaj fingroj kaj sia voĉo. Nemenciinda la salutproceduro inter la konataj amikoj miaj, ŝajne plenkreskulaj renkontiĝoj ne estas tute aparta mondo.

La matenmanĝo estis iom stranga situacio. En junulara renkontiĝo kutime nur kelkaj junuloj matenmanĝas. Aŭ oni nur ĵus iris dormi, aŭ oni ankoraŭ dormas por poste viziti la antaŭtagmezajn prelegojn. Dum PSI la tuta manĝejo estas plena. Familioj kun infanoj, paroj, maljunuloj kaj eĉ kelkaj mezjunuloj en mia aĝo sidas ĉe la tabloj kaj vigle kaj manĝante preparas sin por la tago.

La Internacia Domo Sonnenberg situas meze en la arbaro kaj havas vere belan ĉirkaŭaĵon. Meze en la montaro Harco oni bone povas atingi ĉiun vidindaĵon de la montaro, ekzemple la historian trajnon al la ĉefmonto. Dum PSI ni faris kelkajn ekskursojn al la ĉirkaŭaj vidindaĵoj. Krom la ekskursoj estis multaj programeroj en la domo mem. Krom la temaj prelegoj estis infanaj programeroj kaj prezentado de la Esperanta vivo. Ekz. estis prezentado de Juan Lazaro pri la Universala Kongreso en Kubo venontjare kaj prezentado de Germana kaj Eŭropa Kongreso en Herzberg fine de majo.

Vere ripetinda afero estis la jubilea balo kun dancado kaj festado. Kaj denove paraleloj: Ankaŭ la plenkreskuloj festas ĝis la nokto nokto-, nokto-fin’… Dum la lasta tago en Harco komencis pluvi. Sed tamen, estis bona ekskurso al la mondo de plenkreskulaj Esperanto- renkontiĝoj.

Andreas Diemel

(publikigita en Esperanto aktuell, 2009/3;pdf)