Programo 2013
Programo
Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Aldone al diversaj prelegoj ni ofertos antaŭtagmeze esperantokursojn por komencantoj kaj progresantoj. Por
la infanoj ni havos ĉiutage la ŝatatan Mazi-kurson.
Por infanoj kaj junuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne. Interalie okazos tablotenisa tuniro, ludo kun stacoj pri la temo 'akvo' kaj niaj klasikaĵoj kiel la fantomludo, la kaosludo, la piĵamaj rakontoj kun Nicky por la pli junaj kaj multaj manlaboraj kursoj por diversaj aĝgrupoj.
Posttagmeze ni ekskursos al vidindaĵoj de la regiono. Interalie nie vizitos:
- La urbon Goslar, kies historia urbokerno estas listigata monda kultura heredaĵo de Unesko. Eblas surloke elekti inter urbogvidado aŭ vizito de la apuda minejo Rammelsberg.
- La urbon Bad Harzburg
- La imponan akvobaraĵon de Wendefurth
- Belan stalagmitan kavernon
-
Glitŝuoejo, naĝejo ktp.
Krome ni faros promenojn kaj migradojn en la cirkaŭaĵo kaj Helmut kiel kutime gvidos migradon sur la monton Brocken.
Vespere okazos la kultura programo: Koncerto de EspoDespo kaj la kantisto Manuel el Italio, ludvespero, la 'knajpo' ktp.
Kiel kutime la Esperanto-Retbutiko de la Flandra Esperanto Ligo ofertos surloke grandan elekton da esperantaj libroj kaj muziko.
Pliaj programaj ofertoj de la partoprenontoj estas ĉiam bonvenaj. Skribu al ni.

