Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo PSI 2010 Kotizo 2010

Kotizo 2010

Kotizo

 

  simpla ĉambro
(lavabo)
luksa ĉambro
(duŝo/necesejo)
0 - 3 jaroj 0 0
4 - 10 jaroj
120 155
11 - 15 jaroj
160 220
16 - 25 jaroj
190 260
pli ol 25 jaroj
240 310
kiel unupersona ĉambro 280 355

La kotizo estas en eŭroj.

La kotizo inkluzivas la loĝadon, tri manĝaĵojn tage kaj la endoman programon. Ekskursoj kaj kelkaj materialoj por la manlaboro estas surloke aparte pagendaj. La materialon oni pagas laŭ uzita kvanto.

Pro aliĝoj ĝis la 30.11.2009 ni dankos per rabato de 15 € en formo de kuponoj por nia trinkejo (plena rabato validas nur por tutempa restado).

Germanoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne membriĝas en GEAGEJ, krompagos 25 €. Por unuafojaj partoprenontoj el Germanio tiu krompago ne validas.

 

Ĝeneralaj kondiĉoj

Via aliĝo ekvalidos nur per antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo. 

Bonvole pagu al:

Deutscher Esperanto-Bund e.V

rimarko: "26-a PSI"

konto nr. 8603603 (nova!)
Bank für Sozialwirtschaft
BLZ 550 205 00
BIC-kodo BFSWDE33MNZ

IBAN-kodo DE75 55020500000 8603603

 

Bonvolu pagi vian plenan kotizon (minus antaŭpago) al la supre menciita konto ĝis la 2-a de marto 2010. Ĝiroj ene de la Eŭropa Unio nuntempe samkostas kiel enlandaj ĝiroj. Por transdonpagojn el eksterlando nepre uzu la BIC- kaj IBAN-kodon.

Eksterlandanoj el ne-EU landoj pagu nur post ricevo de nia skriba konfirmo al la tie menciota konto. Per tio ni volas redukti ĝis minimumo la altajn bank-kostojn.

 

Malaliĝo

La antaŭpago respektive la plena kotizo, se jam pagita, minus 10 €, estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 25-a de marto 2010. Post tiu dato la antaŭpago ne estos repagata.

 

Financa apogo

Por partoprenantoj el eks-socialismaj kaj ekster-Eŭropaj landoj ni klopodas laŭ niaj financaj ebloj aranĝi specialan rabaton. Sed aktiva programkontribuo estas kondiĉo por tio. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo al ni.

Oficialajn invitilojn ni sendas nur al homoj kies programkontribuon ni akceptis.