Pri PSI
Pri PSI
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas la granda familia renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). La renkontiĝo okazas ĉiujare je Pasko kaj havas kutime proksimume 160 - 170 partoprenantoj el 15 - 20 landoj.
Por la unua fojo PSI okazis en 1985 en la germana urbo Bielefeld. Tiam venis 35 partoprenantoj, inter ili kvin el eksterlando. Jam ses jaroj poste, en 1991 en Jünkerath, renkontiĝis pli ol 100 esperantistoj. Intertempe kutime partoprenas preskaŭ 200 esperantistoj, multaj el ili fariĝis regulaj gastoj.
Spite al la fakto ke la renkontiĝo celas ĉefe al familoj, ni kore bonvenigas ĉiuaĝajn unuopulojn kaj parojn. Dum unu semajno PSI ebligas al esperantistoj pasigi siajn feriojn en internacia esperanta etoso. Samtempe ĝi ofertas al komencantoj la eblon lerni Esperanton en esperantoparolanta ĉirkaŭaĵo kaj ekpartopreni en la esperanta vivo.
Ĉiu jaro la organiza teamo de PSI aranĝas kune kun la partoprenantoj diversspecan programon. Dumtage estas prelegoj, manlabor- kaj danckursoj, lingvokursoj, ekskursoj kaj promenoj. Vespere sursceniĝas invititaj gastoj kiel esperantomuzikistoj kaj teatristoj . En la pasintaj jaroj vizitis nin interalie Dubravko Lapaine (anglalingva paĝo), JoMo, Ralph Glomp kaj Frank Muschalle (germanlingva paĝo), Fraŭlino Emily Barlaston kaj kiel regula vidindaĵo la Zauberbühne de Christoph Frank. Aŭ prezentiĝas la PSI-orkestro, kiu konstituas sin ĉiujare denove el muzikemaj partoprenantoj.
La infanoj kaj junuloj povas partopreni apartan programon. Ĝi inkludas manlaboron kaj piĵamajn rakontojn por la etuloj kaj ĉiuvesperan diskotekon, geokaŝadon kaj diversajn aliajn aktivecojn por la pli aĝaj.
Ni ofertas lingvokursojn por diversaj niveloj kaj aĝgrupoj. Limigita kvanto da komencantoj povas tiel lerni la lingvon en malgranda grupo, progresantoj povas partopreni en konversacia rondo. Por la infanoj ni aranĝas nian kutiman ĉiutagan Mazi-kurson.
Kutime PSI okazas en klerigejoj aŭ seminariejoj. Por tio ni elektas ejojn, kiuj estas kvieta situataj kaj disponeblas pri infantaŭga tereno. Depende de la respektiva ejo kaj la deziroj, la partoprenantoj loĝas en unuopaj aŭ plurlitaj ĉambroj kun privataj banĉambroj aŭ kun etaĝaj duŝoj/necesejoj.
La venonta PSI okazos de la 2a ĝis la 9a de aprilo 2010 en St. Andreasberg en la Harz montaro. Ni tre ĝojus bonvenigi vin tie!

