Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2012 Programo 2012
« Majo 2012 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Programo 2012

 

Programo

 

kuraĝe antaŭen

 

Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon:

Antaŭtagmeze okazos prelegoj kaj diskutrondoj pri multaj diversaj temoj. Memkompreneble ni ankaŭ ofertos Esperantokursojn por komencantoj kaj progresantoj.

Posttagmeze ni ekskursos al la vidindaĵoj en la cirkaŭaĵo, ekzemple al la fama Benedektina abatejo Maria Laach, al ĉokolada muzeo, al la minerala ekspozio en Kastelo Poppendorf kaj al modelfervoja ekspozicio. Kaj ni vizitos la plej grandan komplete moveblan radioteleskopon de la mondo, Radioteleskopo Effelsberg.

Tuttagan ekskurson ni faros ĉijare per ŝipo kaj per la plej malnova dentrada fervojo de Germanio al roko Drachenfels (Drako-Roko) kaj kastelo Drachenburg (Drako-Fortikaĵo). De kie ni havos belegan rondrigaron al romatikaj urbetoj laŭlonge de la Rejno kaj vid-al-vide al el-montaro. Ankaŭ okazos geokaŝeja migrado kaj bicikla ekskurso kun Lars Sözüer kaj diversaj aliaj migradoj.

 

 

 

rakontoj

 

“Nigre / blanke”: La programo por infanoj kaj junuloj ĉijare okazos en la malhelo, almenaŭ tre ofte:

Posttagmeze estos dancateliero en nigra lumo (Michaela Frank), muzikumado kaj teatra grupo por kaj infanoj kaj plenkreskuloj en nigra lumo (Christoph Frank). Memkompreneble okazos ankaŭ klasikaĵaj ludoj de PSI kiel la timata kaosludode Nils, la ĉarmaj piĵamaj rakontoj kun Nicky por la pli junaj kaj multaj manlaboraj kursoj por diversaj aĝgrupoj.

 

songxofranduleto 2

 

 

Vespere estos la kultura programo kun harpa koncerto de Dorothea Bach kaj Christoph Frank de la Zauberbühne prezentos „La sonĝofranduleto“ de Michael Ende.

Kaj kiel kutime la Esperanto-Retbutiko de la Flandra Esperanto Ligo ofertos surloke grandan elekton da esperantaj libroj kaj muziko.

 

 

Programaj ofertoj de la partoprenontoj estas ĉiam bonvenaj. Skribu al ni.