Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2012 Ejo 2012
« Majo 2012 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Ejo 2012

Domo Venusberg kaj Bonn

 

Domo Venusberg estas klerigejo de la katoloka eklezio en Bonn, la iama ĉefurbo de la malnova Federacia Respubliko Germanio. La domo konsistas el tri domoj. Ni loĝos en 1-, 2-, 3- kaj 4-litaj  ĉambroj.

La domo troviĝas en la urbo, sed ĝi estas ĉirkaŭata de granda parko kaj arbaro kaj vasta tereno por ludi, kun sportejo kaj tablotenisejoj. La centro de la urbo estas bone atingebla de domo Venusberg per buso.


 manghsalono Bonnovo trovitamanghsalono Bonn 2

 

Bonn ankaŭ post la transiro de la ĉefurbeco al Berlin gravaj partoj de ŝtata adminstrado de la unuiĝinta Germanio restis en Bonn.
Ne nur la urbo Bonn mem kun sia parlamenta kvartalo kun la iama germana parlamento Bundestag, la ministerioj kaj ĉiuj aliaj politikaj instalaåoj, sed ankaŭ la ĉirkaŭo de la urbo ofertas multajn vidindaĵojn. Bonn situas apud la Rejno, najbare al la montaro Siebengebirge ("Sep-Montaro"). Sude de Bonn komenciĝas la pitoreska valo de la riveroj Rejno kaj Ahr, sur kies deklivoj kreskas mondfamaj vinoj. Proksime troviĝas diversaj idiliaj kaj romantikaj urbetoj kiel Königswinter, Bad Honnef kaj Linz (la "bunta urbo ĉe Rejno").