Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2012 Kotizo 2012
« Majo 2012 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Kotizo 2012

Kotizo

 

 

Bv. atentu nian novan rabatregulon kaj eblojn de financa subteno por familioj sube.

simpla ĉambro
(lavabo)
luksa ĉambro
(duŝo/necesejo)
0 - 3 jaroj 0 0
4 - 10 jaroj 200 225
11 - 18 jaroj 215 260
19 - 26 jaroj 240
285
pli ol 26 jaroj 325
360
kiel unupersona ĉambro 380
435

La kotizo estas en eŭroj.

La kotizo inkluzivas la loĝadon, tri manĝaĵojn tage kaj la endoman programon. Ekskursoj kaj kelkaj materialoj por la manlaboro estas surloke aparte pagendaj. La materialon oni pagas laŭ uzita kvanto.

Pro aliĝoj ĝis la 30.11.2011 ni dankos per rabato de 15 € en formo de kuponoj por nia trinkejo (plena rabato validas nur por tutempa restado).  Aldone eksterlandanoj kaj germanoj loĝantaj en Germanio, kiuj membriĝas en GEAGEJ, ricevos rabaton de 25 € (ne en formo de kuponoj). Tiun rabaton ankaŭ ricevos unuafojaj partoprenontoj el Germanio, kiuj ne membriĝas en GEAGEJ. Tio anstataŭas la regulon pri krompago de nemembroj de GEAGEJ.

 

Ĝeneralaj kondiĉoj

Via aliĝo ekvalidos nur per antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo.

Bonvolu pagi vian plenan kotizon (minus antaŭpago) al la supre menciita konto ĝis la 2-a de marto 2012. Ĝiroj ene de la Eŭropa Unio nuntempe samkostas kiel enlandaj ĝiroj. Por transdonpagojn el eksterlando nepre uzu la BIC- kaj IBAN-kodon.

Eksterlandanoj el ne-EU landoj pagu nur post ricevo de nia skriba konfirmo al la tie menciota konto. Per tio ni volas redukti ĝis minimumo la altajn bank-kostojn.

 

Bonvole pagu al:

Deutscher Esperanto-Bund e.V

rimarko: "28-a PSI"

konto nr. 8603603 (nova!)
Bank für Sozialwirtschaft
BLZ 550 205 00
BIC-kodo BFSWDE33MNZ

IBAN-kodo DE75 55020500000 8603603

Malaliĝo

La antaŭpago respektive la plena kotizo, se jam pagita, minus 10 € estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 15-a de marto 2012. Post tiu dato la antaŭpago ne estos repagata.

Financa apogo

Por ebla financa subteno de subtenindaj familioj vidu Fondaĵo de Familio Fischer kaj Fondaĵo Elisabeth Klünder.

Por partoprenantoj el eks-socialismaj kaj ekster-Eŭropaj landoj ni klopodas laŭ niaj financaj ebloj aranĝi specialan rabaton. Sed aktiva programkontribuo estas kondiĉo por tio. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo al ni.

Oficialajn invitilojn ni sendas nur al homoj kies programkontribuon ni akceptis.