Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2011 Programo 2011
« Majo 2012 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Programo 2011

Programo

 

Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Antaŭtagmeze okazos prelegoj kaj diskutrondoj pri multaj diversaj temoj kaj ni starigos kursojn pri manlaboro, dancado kaj muzikumado. 

 tablo en arbaro

Fabelo duPosttagmeze okazos ekskursoj al la vidindaĵoj en la cirkaŭaĵo kaj diversaj migradoj. Kaj vespere atendas la kultura programo kaj nia 'knajpo'. StrutoMemkompreneble ni ankaŭ ofertos Esperantokursojn por komencantoj kaj progresantoj. Kaj por la infanoj ni organizos ĉiutagan Mazi-kurson. Informojn pri la KER-ekzamenoj dum PSI vi trovos tie.

Dum niaj ekskursoj ni vizitos interalie la Dynamikum en Pirmasens (germanlingva paĝo), la kastelon ‚Fleckenstein‘ en la regiono Alzaco kaj strutan bienon. Krome okazos niaj klasikaĵoj kiel la fantomludo, la kaosludo de Nils, la piĵamaj rakontoj kun Nicky por la pli junaj kaj multaj manlaboraj kursoj por diversaj aĝgrupoj. Aldone Christoph Frank de la Zauberbühne organizos fabelan vesperon. Kaj koncertos Kapriol'!

Kiel kutime la Esperanto-Retbutiko de la Flandra Esperanto Ligo ofertos surloke grandan elekton da esperantaj libroj kaj muziko.

Programaj ofertoj de la partoprenontoj estas ĉiam bonvenaj. Skribu al ni.

leporoj Fleckensteinrakontoj