Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2011 KER-ekzamenoj
« Junio 2013 »
Junio
LuMaMeĴaVeSaDi
12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
 

KER-ekzamenoj

KER-ekzamenoj dum PSI 2011

 

logo ueaUEA-ITK denove ebligis la okazigon de la novtipaj KER-ekzamenoj dum PSI.
La ekzamenoj, kondiĉe ke sufiĉaj interesiĝantoj aliĝos ĝis la 15a de marto, povos okazi je ĉiuj tri ekzistantaj niveloj: B1, B2 kaj C1.  Eblos trapasi la kompleksan ekzamenon (t.e. la skriban kaj la parolan parton), sed ankaŭ aparte iun el la du tipoj.

Je sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonas kvarlingvan diplomon por la kandidato.logo itk

Afiŝo

Priskribo

Memtaksilo

Specimenoj

Statistiko

La skriba kaj la aŭdkomprena partoj de la ekzameno okazos la 24an de aprilo 2011, dimanĉe matene, je la 9a horo. Pri la parola sesio la komisiono interkonsentos surloke kun la kandidatoj.
 
Tiuj, kies aliĝoj atingos la organizantojn antaŭ la 31a de decembro pagos nur la kotizon, validan en 2010. La postaj aliĝintoj pagos la iom altigitan kotizon, validan ekde la 1a de januaro.
La aliĝilon bv. sendi al katalin (ĉe) ikso.net. La ekzamenkotizojn eblos pagi surloke aŭ ĝiri al la "ekzam"-konto ĉe UEA. Bv. nepre indiki pri kiu sesio temas.

Aliĝilologo edukado net

Kontakto


Bonan prepariĝon kaj sukcesan ekzameniĝon deziras al vi: Katalin Kováts kaj Zsófia Kóródy