Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2011 Ejo 2011
« Majo 2012 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031
 

Ejo 2011

Maria Rosenberg

 

La katolika klerigejo Maria Rosenberg situas en la nacia parko de la palatinata arbaro (Naturpark Pfälzer Wald) rande de la urbeto Waldfischbach-Burgalben. La klerigejo konsistas el pluraj domoj ĉirkaŭlimataj de arbaro kaj parko kun bestejeto (mapo). Sur la tereno de Maria Rosenberg ankaŭ troviĝas fama pilgrima preĝejo, la t.n. gracokapelo, flegejo por maljunuloj kaj junularhejmo. Waldfischbach-Burgalben estas urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern en bela regiono proksime al la fanca landlimo kaj la regiono Alzaco. La regiono famis iam kiel ŝuindustria regiono de Germanio. Nur malmultaj ŝufabrikoj ankoraŭ ekzistas, sed multas ankoraŭ ŝuvendejoj.
.

Korto Maria Rosenberg
 

Pliaj informoj pri la urbeto Waldfischbach-Burgalben vi trovos ĉi-tie (germanlingva paĝo). Detalajn informojn pri la alvenebloj ni sendos retpoŝte komence de 2011.

La domo Maria Rosenberg ofertas unuopajn, du- kaj trilitajn ĉambrojn kun duŝo/necesejo same kiel plurlitaj ĉambroj kun necesejo sur la koridoro. Kelkaj ĉambroj estas taŭgaj por handikapuloj kaj la tuta domaro taŭgas por rulseĝoj. La domo estas moderne kaj bonege ekipita. Aldone al aro da grandaj kaj malgrandaj salonoj, Maria Rosenberg disponas interalie pri metiejo, kegloludejo, bilardo, tablotenisejo kaj tiel plu. Estas ankaŭ komputilejo kun aliro al la interreto. Kaj Maria Rosenberg estas parte estas ekipataj per sendrata retkonekto.

 

Haus Maria Rosenberg

Rosenbergstraße 22

D-67714 Waldfischbach-Burgalben

Tel. +49-(0)6333-923-200

Fax +49-(0)6333-923-280

www.mariarosenberg.de (germanlingva paĝo)