Bonvenon 2011
27a Printempa Semajno Internacia
22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Pfalz
Ni invitas vin de la 22a ĝis la 29a de aprilo 2011 al la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro). La 11a, la 18a kaj 24a PSI jam okazis ĉi tie kaj multaj partoprenintoj proponis reveni ĉi tien. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj.
Infanoj kaj junuloj havas kiel kutime sian propran programon.
Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin!
Haus Maria Rosenberg
Rosenbergstraße 22
D-67714 Waldfischbach-Burgalben
Tel. +49-(0)6333-923-200
Fax +49-(0)6333-923-280
www.mariarosenberg.de (germanlingva paĝo)

