Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Arkivo PSI 2010 Programo 2010
« Majo 2013 »
Majo
LuMaMeĴaVeSaDi
12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031
 

Programo 2010

Programo

 

Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Aldone al diversaj prelegoj ni ofesorchistino Dankartos antaŭtagmeze esperantokursojn por komencantoj kaj progresantoj. Por la infanoj ni havos ĉiutage la ŝatatan Mazi-kurson kun Marianne. Detalojn pri nia oferto partopreni la novan UEA-ekzamenon dum PSI vi trovos ĉi tie.

Laŭ la ĉi-jara kadra temo de la programo por infanoj kaj junuloj ni starigos kursojn pri 'sorĉistinoj kaj sorĉistoj'. Krome okazos niaj klasikaĵoj kiel la fantomludo, la kaosludo de Nils, la piĵamaj rakontoj kun Nicky por la pli junaj kaj multaj manlaboraj kursoj por diversaj aĝgrupoj.

Dum niaj ekskursoj ni vizitos interalie linkojn en Bad Harzburg, la impona akvobaraĵo apud Rübeland kaj memkompreneble la Esperanto-urbo Herzberg kun sia interkultura centro. Tagan ekskurson ni okazigas al la urbo QuedlinHelmut Brockenburg kiu apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome ni faros promenojn kaj migradojn en la cirkaŭaĵo kaj Helmut kiel kutime gvidos migradon sur la monton Brocken.

Vespere la litova musikgrupo Asorti donos konzerton kaj prezentiĝas la PSI-orkestro. Aldone Christoph Frank de la Zauberbühne surscenigos la esperantlingvan premieron 'Eta sorĉistino' de Otfried Preußler.

Kiel kutime la Esperanto-Retbutiko de la Flandra Esperanto Ligo ofertos surloke grandan elekton da esperantaj libroj kaj muziko.

Kaj pro la granda sukceso de nia lastjara jubilara balo ni starigos ankaŭ ĉi-foje balon. Lasu vin surprizi pri nia sorĉista kaj sorĉistina balo!

Pliaj programaj ofertoj de la partoprenontoj estas ĉiam bonvenaj. Skribu al ni.

 

eta sorchistinoeta sorchistino 3Christine fajro