Ejo 2010
La internacia domo Sonnenberg
La klerigejo 'Internationales Haus Sonnenberg' situas je 700 metroj super la averaĝa marnivelo apud St. Andreasberg/Harz (mapo). Ĝi konsistas el ses separataj domoj sur granda arbara kaj herbeja areo meze de la nacia parko Harz. Pliajn informojn pri la urbeto St. Andreasberg vi trovas ĉi-tie (germanlingva paĝo).
La domo Sonnenberg ofertas unuopajn ĉambrojn kun duŝo/necesejo same kiel plurlitaj ĉambroj kun necesejo sur la koridoro. Kelkaj ĉambroj estas taŭgaj por handikapuloj kaj la tuta domaro taŭgas por rulseĝoj. Aldone al grandaj kaj malgrandaj salonoj, la domaro disponas interalie pri komputilejo kun aliro al la interreto. Krome du domoj estas ekipataj per sendrata retkonekto.
Internationales Haus Sonnenberg
Clausthaler Straße 11
D-37444 St. Andreasberg
Tel. +49-(0)5582-944-0
Fax +49-(0)5582-944-100
http://www.sonnenberg-international.de (germanlingva paĝo)

