|
Gazetaraj informoj el 2008
|
Deutsche Version |
| Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio r.a. >> Gazetaraj informoj el 2008 |
Fame-fondaĵo por stimuli la disvastigon de la Esperanto-kulturo, kun kiu la urbo Aalen en Germanio kunlaboras, transdonis la 19an de oktobro 2008 sian 11-an Esperanto-premion al Internacia Esperanto-Instituto. Antaŭaj laŭreatoj estis ekzemple Claude Gacond, Marjorie Boulton, la kantgrupo Kajto. La siatempa iniciato por tia distingo, aljuĝita ĉiun duan jaron, devenas de la mecenato, la esperantisto Franz Alois Meiners, kiu disponigis kapitalon. La komunumo Aalen ĉiam ebligas la festan ceremonion.
La kunveno nun okazis en la urba biblioteko de Aalen, konata pro la gastigo de la germana Esperanto-librokolekto. La urbestro bonvenigis ĉirkaŭ 80 gastojn, inter ili kelkaj lokaj politikistoj. Li emfazis la malfermecon de Aalen al la mondo kaj la gravecon de la Internacia Lingvo.
Herbert Mayer, la prezidanto de Fame-fondaĵo, skizis la historion de la Haga institucio kaj la prezidanto de IEI, Ed Borsboom germanlingve prezentis la estraranojn, tri el ili ĉeestis, kaj informis pri la profesorecon de Wim Jansen por la Esperanto-katedro en la universitato de Amsterdam. Post tio Atilio Orellana Rojas, direktoro de la IEI-oficejo, sprite kaj konvinke demonstris en provleciono la efikecon de la Cseh-metodo.
Lastaj eroj de la solenaĵo konsistis el la enmanigo de la diplomo kaj ĉeko kun sekvaj dankvortoj de Borsboom. Tion li substrekis per konvena donaco: la libro "Vivo de Andreo Cseh", kiun li donis al la urbestro kaj al Karl Heinz Schaeffer, la organizanto el la Esperanto-rondo de Aalen. Muziprezentado ornamis la omaĝon, en kies daŭro du junulinoj ludis pianon kaj violonon, per tio agrable alternante vortojn kaj muzikon. Dum la sekva bankedo ĉiu havis ŝancon pli persone interkonatiĝi. Tiel finiĝis bone aranĝita,impona kultura matineo.
Els van Dijk, Nederlando
(GEA) Malstreĉa interparolado kaj bona etoso karakterizis la 85an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu okazis en Essen, de la 9a ĝis la 12a de majo. Ĉirkaŭ cent partoprenantoj el Germanujo kaj Aĉstrujo, el Nederlando, Ĉeĥujo, Koreujo kaj Tanzanio kunvenis sub la ĉefa temo "Malkovru viajn antaŭjuĉojn", por diskuti pri la pasinteco, nuntempo kaj estonteco de Esperanto, kaj por ĝui bonan kulturan programon
La ĉefprelegon faris Gregor Hinker, prezidanto de TEJO, kiu sprite kaj kritike prilaboris la temon de antaŭjuĝoj en rilato kun Esperanto. Sed per "antaŭjuĝoj" la organizintoj ankaŭ celis la antaŭjuĝojn kontraŭ la regiono Ruhr kiel supozite malalloga. Tiujn antaŭjuĝojn oni povis bonege forigi dum la ekskursoj al la lago Baldeney, la minejo Zollverein aŭ al la haveno en Duisburg.
Grava estis la prelego de sinjoro Mramba Simba el Tanzanio. Simba estas urbestro de komunumo de 14.000 enloĝantoj en kvin vilaĝoj. Li prezentis evoluhelpajn projektojn en tiu loko, per kiuj la neregistara organizo "Mazingira" (kio signifas "medio" en la svahila lingvo) klopodigas subteni la loĝantaron de Bunda, la pli malriĉa distrikto en la nordorienta parto de Tanzanio. La projektaro entenas la konstruado de putoj, la financa prizorgado helpe de mikrokreditoj, la konstruado de lernejo kaj la subteno de orfoj (kp. www.kono.be/mazingira). Tiu estas bona ekzemplo por la internacia interhelpo subvenciita per Esperantistoj el la tuta mondo.
Tre interesa estis ankaŭ la prelego de d-ro Ziko van Dijk el Nederlando pri la centjara historio de la UEA kaj liaj rilatoj kun la landaj asocioj. Aliaj programeroj de prelegantoj el Nederlando, Ĉeĥujo kaj Germanujo kompletis la kongresprogramon. La kulmina punkto de la kulturprogramo estis la koncerto de la grupo "La Kuracistoj" sabaton verspere.
Ankaŭ en tiu jaro en Essen la membrokunveno de la Germana Esperanto-Asocio havis centran lokon en la programo de la GEK. La 86-a Germana Esperanto-Kongreso okazos kune kun la Eŭropa Esperanto-Kongreso pentekoston 2009 en la Esperanto-urbo Herzberg.
Pliaj informoj flanke de la LKK:
(GEA) Okaze de la internacia "Tago de la gepatra lingvo", la Germana Esperanto-Asocio (GEA) atentigas pri la ŝirma funkcio de neŭtrala pont-lingvo. “Kiu ajn apogas la plurlingvecon kaj la rajton je la gepatra lingvo, devas por la internacia komunikado apliki lingvon, kiu ne altrudas al la parolantoj specialajn naciajn kulturon kaj identecon”, substrekas la prezidanto de la GEA, d-ro Rudolf Fischer, Universitato de Münster. Laŭ lia opinio, la internacia lingvo Esperanto, kiu estas parolata en pli ol 100 landoj, estas ideala solvo. Ĝi ebligas unuecon en la plureco kaj internacian komunikadon de ĉiuj kun samrajteco. Tiel oni evitus la danĝeron, cedi la altiran forton de unu, politike kaj ekonomie potenca nacio kaj iom post iom rezigni la propran gepatran lingvon.
La internacia "Tago de la gepatra lingvo" estas fondita de la UNESKO kun la celo, konservi la plurecon de lingvoj kaj kulturoj. Ĝi estas solenata ĉiujare la 21-an de februaro ekde la jaro 2000.