|
Gazetaraj informoj el 2007
|
Deutsche Version |
| Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio r.a. >> Gazetaraj informoj el 2007 |
(GEA) Germana Esperanto-Asocio estas unu el 15 organizoj, kiuj ricevis entute 10.000 eŭrojn de donacoj. La 20 gajnintoj de la "Germana Ĵurnalista Premio pri borso, financoj, ekonomio" de la jaro 2007, kune kun la 200 gastoj de la festa premiodona ceremonio elektis tiujn organizaĵojn la 15an de oktobro 2007.
Germana Esperanto-Asocio per tio staras en sama rango kun konataj kaj rekonataj komunutilaj organizoj kiel la Germana Kancero-Asisto, Greenpeace aŭ Plan International, kiuj estis speciale honorataj per tiu subteno en 2007.
La "Germana Ĵurnalista Premio pri borso, financoj, ekonomio" estas atribuata komune de la DWS, Pioneer Investments, SimCorp, Angermann Global Property Alliance, BHW, Angermann M&A International kaj Capital Dynamics. Kiel sponsoroj ili tiel honoras engaĝitan kaj kvalifikitan ĵurnalismon, kiu klarigas la strukturojn kaj evoluojn en la mondo de la ekonomio kaj financo. Ĉiu premiito ricevas, krom persona monpremio ankaŭ la rajton nomi komunutilan organizon, kiu estas subtenata de unu el la sponsoroj.
Al Germana Esperanto-Asocio la premiito Frank Stocker, eksprezidanto de GEA, atribuis 500 eŭrojn.
Dankon, Komisionana Moŝto, ke vi invitas la eŭropanojn konigi al vi sian opinion. Estas simpatia signo de respekto al la simplaj civitanoj.
La eŭropan lingvoproblemon signas streĉiĝo inter du bezonoj unuavide sinkontraŭdiraj: la bezono efike komuniki kaj la bezono respekti egalecon, kaj ankaŭ ĉies identecon. Uzi la anglan lingvon ne estas demokratie. Tio transformas en afaziulojn [senlingvulojn] la grandan plimulton el la eŭropanoj. Observu, kiel komunikas du mezumaj, malsamlingvaj, 30 aŭ 40 jaraj eŭropanoj, kiuj studis la anglan lerneje dum ses aŭ sep jaroj, kaj kies gepatra lingvo ne estas ĝermana. Vi rekonos ĉiujn simptomojn de afazio [senlingveco]: ili parolas per dispecigataj frazoj, konstante esploras sian menson serĉe al la dezirata vorto, bezonas aŭdi plurajn ripetojn por kompreni, ne sukcesas prononci tiun aŭ alian fonemon, ktp. Konsidere al la tempo kaj al mensa penado, kiun ili dediĉis al la lingva lernado, tiu rezulto estas priplorinda. La kaŭzo estas, ke la angla ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado. Tion objektive pruvas la fakto, ke investo dekoble pli eta donas ege pli bonan rezulton, se la komuniklingvo estas pli saĝe, pli racie elektita.
Ne nur maldemokratias la uzo de la angla, sed estas terura manko de demokratieco en la maniero prezenti la lingvoproblemon al la civitanoj. La altaj respondeculoj, la amaskomunikiloj, la intelekta elito fordonas sin al giganta trompado, verŝajne pli pro simpla nekonscio ol pro volo, sed ajnakaze kun kondamninda ignoro de la konsekvencoj. Trompo facile akceptiĝas. Estas psikologie pli komforte trompiĝi ol fronti al la realo, kaj la tento vidi laŭ niaj deziroj, kaj ne laŭ la faktoj, neniam forestas. Sed trompo estas trompo, kiaj ajn la faktoroj, kiuj kondukas al ĝi. Kaj trompi la homojn estas maldemokratie.
Oni kredigas al la neanglalingvanoj, ke eblas bone regi la anglan. Trompo. Tiu eblo ekzistas nur por parto de la ĝermanlingva loĝantaro, kaj por tiuj, kiuj povas studi dum kvar aŭ kvin jaroj en anglalingva universitato. Eĉ post tio neegaleco kun denaskaj anglalingvanoj plu restas.
Oni kredigas, ke lerneja instruado kondukas al regado de la angla. La plimulto el la gejunuloj efektive imagas, ke fininte la kursojn de angla lingvo, ili efektive bone scipovos la lingvon. Trompo. En esploro farita en Hanovro ĉe 3700 studentoj kun ok ĝis dek jaroj da angla lingvo montriĝis, ke nur 1% povis esti klasita en la kategorion "tre bone scipovas" kaj nur 4% en la kategorion "bone scipovas". La esploro montris ankaŭ, ke la plimulto el la junuloj havis grandajn iluziojn pri sia nivelo: 34% taksis sin "tre bonaj" kaj 38% "bonaj". Sintrompo. Objektiveco, ĉefe pri si, ĉiam malfacilas. Bedaŭrinde, tiuj sintrompoj agas kontraŭ demokratio, ĉar ili plifortigas la aliajn trompojn.
Oni kredigas, ke, post kiam oni lernis la anglan, oni povas komuniki ĉie en la mondo. Trompo. En kontinenta Eŭropo pli ol 90% el la loĝantaro ne kapablas kompreni simplan specimenon de ĉiutaga angla lingvo. Provu angle interkompreniĝi kun iu renkontita surstrate en Pollando au Francio. Vi konstatos, ke oni trompis vin pri la universaleco de la angla.
Oni kredigas, ke la superregado de la angla kiel ununura mondlingvo estas definitiva, ke temas pri io fatala, kaj ke estas do absurde proponi ŝanĝi la sistemon, eĉ se nur post ia relative longa transira periodo. Historio instruas al ni, ke tiaj juĝoj havas pli da ŝancoj mistrafi ol pravi. Neniu scias, kio okazos morgaŭ. Prezenti supozon kiel realon estas trompi.
Oni trompas la homojn kaŝante, kiagrade la prononco de la angla igas ĝin lingvo tute aparta, pli malfacile elparolebla ol la plimulto el la lingvoj por la plimulto el la homoj. Oni evitas diri, ke la granda nombro - 24 - da vokalsonoj kaj la ĉeesto de sono kiel /th/, kiu ne ekzistas en la lingvoj de 82% el la eŭropanoj, estas konstantaj fontoj de miskomprenoj kaj multobligas la riskojn aperi ridinda. Percepti kaj reprodukti la diferencojn inter fourteen, fourty, thirteen, thirty, aŭ inter soaks, socks, sucks, sacks, sex, six, seeks ktp estas neeble por la plimulto el niaj samplanedanoj.
La angla postulas duoble pli da peno ol mezuma lingvo por enmensigi al si ĝian vortprovizon, sed tion oni neniam emfazas. Trompo. En preskaŭ ĉiuj lingvoj ekzistas memorfaciliga formrilato inter vortoj esprimantaj rilatajn konceptojn: oni derivas luna el luno, dentisto el dento, malarmado [senarmiligado] el armi. En la angla necesas ĉiufoje lerni du malsamajn vortojn: moon/lunar, tooth/dentist, weapon/disarmament. Krome, oni ne posedas la anglan, se oni ne konas la milojn da duoblaĵoj kiel buy/purchase, read/peruse, freedom/liberty, threat/menace, ktp. La granda plimulto el la lingvoj tre bone funkcias sen tia plenŝtopita vortujo.
Oni subkomprenigas, ke la angla estas normala lingvo, same preciza kiel la aliaj. Trompo. Ĝi estas klare pli malpreciza, ĉar mankas al ĝi gramatikaj signoj kaj ĉar la signifokampoj [semantikaj kampoj] ofte estas en ĝi tro vastaj. Jen ekzemploj:
a) Develop an industry povas signifi same "starigi industrion", "krei industrion, kie industrio ankoraŭ ne ekzistas", kiel "disvolvi, ampleksigi jam ekzistantan industrion".
b) Bush warned against attacking Iran povas signifi kaj "Bush avertis kontraŭ la ideo ataki Iranon" kaj "Bush (estis) avertita (de iuj aliaj) kontraŭ la ideo ataki Iranon".
c) De mi konata interpretistino komencis traduki Iraqis today have no power kiel "Irakanoj hodiaŭ ne havas (politikan) povon, ne havas potencon", kaj nur post kelkaj minutoj pro la sekvo de la parolado komprenis, ke ŝi estus devinta diri "Hodiaŭ estas tago sen elektro-energio en Irako".
d) English teacher povas rilati same al anglo instruanta matematikon kiel al hungara instruisto de la angla lingvo.
Mi povus prezenti multegajn ekzemplojn, sed tiuj verŝajne sufiĉos. Mi laboris en relative multaj lingvoj, sed neniu de mi konata estas same dubsenca kiel la angla. Tio estas tre ĝena en la jura kaj scienca kampoj.
Oni diras, ke Esperanto estas hobio, amatoraĵo, fantazia utopio, kiu ne vere funkcias. Trompo. Se oni komparas ĝin en la praktiko al aliaj rimedoj internacie komuniki – altnivela angla, fuŝa angla, samtempa aŭ sekva interpretado, gestoj kaj balbutado de aĉe regata lingvo, ktp - oni konstatas, ke ĝi tre superas ilin, kvankam ĝi ne devigas investi eĉ groŝon en lingvan komunikadon, kaj kvankam ĝi postulas ege malpli da peno (je sama aĝo kaj sama nombro da semajnaj horoj, ses monatoj da Esperanto havigas komunikkapablon, kiun oni ankoraŭ ne atingis post ses jaroj en alia lingvo, inkluzive de la angla). La rilato efikeco / kosto estas nete pli favora ĉe alpreno de Esperanto ol de la aliaj sistemoj.
(Tiurilate vidu: Claude Piron, "Communication linguistique: Étude comparative faite sur le terrain, "Language Problems & Language Planning", vol. 26, 1, 23-50 aŭ jenajn retversiojn en aliaj lingvoj :
(Esperanto)
(Angla)
(Nederlanda)
(Itala))
Oni kredigas, ke la angla estas la sola maniero reagi al la defio, kiun starigas la lingvodiverseco, kaj ke la kostoj, kiujn ĝia uzo okazigas, estas neglektindaj kaj neredukteblaj. Trompo. Kostoj konsiderinde malaltiĝus, same en la instruado kiel en la internaciaj rilatoj, se Esperanto anstataŭus la anglan. La ekonomiisto François Grin kalkulis, ke se Eŭropo alprenus Esperanton, tio signifus ŝparon de 25 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Oni kredigas ankaŭ, ke la kvazaŭ-monopolo de la angla en lingvoinstruado ne havas malavantaĝojn. Trompo. Ĝia anstataŭigo per Esperanto ebligus dediĉi al aliaj lingvoj la centojn da horoj, kiuj fariĝus liberaj pro la ege pli rapida asimilado de Esperanto, kio kreus veran diversigon de lingvoinstruado. Lernejoj tiel respegulus la kulturan diversecon, dum ili nun devas ĉefe elmeti la junajn mensojn al ununura kulturo fakte – sed neniam eksplicite – prezentita, pro manko de veraj konkurantaj lingvoj, kiel supera al la aliaj.
Kion vi intencas fari, Sinjoro Komisionano, kion la Komisiono intencas fari por restarigi la veron? La elekto de la angla kiel superreganta komunikilo neniam estis objekto de demokratia decido, neniam oni honeste informis la publikon, neniam oni lasis la civitanojn libere elekti. Vera demokratia spirito postulas, ke la respondeculoj objektive informiĝu pri la karakterizoj de la diversaj opcioj, objektive kaj honeste informu pri ili la publikon, atentigu ĝin pri la trompado, al kiu ĝi eventuale estas elmetita, kaj lasu ĝin libere decidi. Ĉu vi kontestas tiun vidpunkton? Se jes, sur kio vi bazas vian starpunkton?
Se la Komisiono plu sekvas la vojon de inerteco, ni scios, ke demokratio povas nenion esperi de la eŭropaj institucioj. Ĉia trompo, eĉ se purintence [bonafide] disvastigata povas konduki nur al kontraŭdemokratia evoluo.
Claude Piron
(GEA) "Esperanto inter najbaroj en Eŭropo" estis la titolo de kultura semajnfino, kiu okazis de la 19-a ĝis la 21-a de oktobro en la junulara klerigejo en Nordwalde apud Monastero (Münster), Germanujo. Pli ol 80 Esperantistoj el Nederlando kaj Germanujo kunvenis por festi la centjariĝon de Esperanto en Monastero: La 22-a de oktobro 1907 grupo de gimnazianoj fondis la unuan junularan Esperanto-klubon en Monastero.
Prezentata estis tuta vico de interesegaj preloj, ekz. pri la historio de Esperanto en Monastero (Dr. Rudolf Fischer), pri la Tridekjara Milito (Dr. Ziko van Dijk), pri la vivo de Andreo Cseh aŭ pri la rilato inter pasporto kaj Esperanto-identeco (Ed Borsboom). La programon kompletigis ekskurso al Monastero kaj historia rondirado tra Nordwalde.
Apartaj kulminoj estis koncertoj de la grupo “La kuracistoj“ (Gunnar Fischer kaj Sebastian Hoffmann), kiu entuziasmige kantis kantojn de la konata Germana grupo "Die Ärzte" en Esperanto, kaj de la vira koruso "La Dorskorbuloj" ("Die Kiepenkerle") el Nordwalde, kiuj recitis hejmlandajn kantojn de la regiono en la malalt-Germana kaj en Esperanto.
La decido kunligi la feston de la centjariĝo de Esperanto en Monastero kun la ĉiujara kultura semajnfino de "Esperanto Nederland", la tiel nomata "Faulhaber-semajnfino", kaj kun la jarĉefkunveno de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) estis tre sukcesa kaj inspiris la internacian partoprenantaron.
Eŭropa Esperanto-Unio ellaboris projekton ALIECO KIEL VALORO, kiun ĝi prezentis al Eŭropa Komisiono kadre de la konkurso de Education kaj Culture DG, programo "Eŭropo por civitanoj" malfermita en februaro ĉi-jare. La partnero en la projekto estas Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor. Junie la projekto estis aprobita por kunfinancado.
Eŭropa Esperanto-Unio pluskribis sur sia paĝo:
La Eŭropa kunfinancado ebligas al ni pagi la kostojn de la projekto, kiu ne estas nur la konferenco mem. La projekto ALIECO KIEL VALORO daŭros ĝis marto 2008 kaj krom la konferenco antaŭvidas viziton de kelkaj konferencanoj al hejmoj de Mariboranoj por surloke konstati vivkulturon de Slovenoj kaj konfronti ĝin kun la sia, babili kaj konstati diferencojn kaj similecojn. Poste sekvos distribuo de la rezultoj. Ĉiuj el vi estas petataj baze de konkludoj kaj raportoj farotaj de la organizantoj verki artikolojn por viaj naciaj gazetoj kaj klopodi aperigi. Fine de la projekto aperos libro trilingva kun la referaĵoj de la prelegoj, konkludoj de la konferenco kaj rekomendoj al Eŭropa Komisiono.
|
(GEA) Memor-monumento honore al la elstara kaj multtalenta Esperanto-pioniro Joachim Gießner estis solene inaŭgurata sabaton, la 30-an de junio, en Herzberg.
Mintrajna vagoneto kun tabulo, sur kiu surestas dulingva etbiografio memorigas pri Joachim Gießner kaj lia 50-jara aktiva agado. Krome nova ŝildo malantaŭ la vagoneto
bonvenigas la alvenintojn en „Herzberg – la Esperanto-urbo“.
La Herzberg-a fervojisto kaj estro de la fervoja stacidomo Gießner (1913 ĝis 2003) dum multaj jaroj estis prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), kaj de 1968 ĝis 1990 li estis prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li ankaŭ estas tre konata pro lia ampleksa traduka laboro, ĉefe de ĉiuspecaj kantoj. |
La du novaj Esperanto-objektoj en la antaŭ-stacidoma parko en Herzberg estas du el multaj signoj, ke Esperanto vere iĝas videbla en la Esperanto-urbo Herzberg. Dum la venontaj monatoj la urbo preparos 11 belajn bonvenig- respektive revid-salutajn ŝildojn en Esperanto ĉe la enirvojoj al Herzberg. Por 2008 kvar grandaj blukoloraj oficialaj urboŝildoj kun la teksto: "Esperanto-Stadt Herzberg" ("Esperanto-urbo Herzberg”) estas planataj ĉe la stacidomaj kajoj.
Esperantlingva urboprospekto estas preparata kaj kvar diverstipaj Esperanto-bildkartoj pri Herzberg baldaŭ aperos. Krome, la manĝokartoj de 20 restoracioj en Herzberg estas aktuale Esperantigataj.
La urba konsilantaro de Herzberg decidis la 11-an de julio 2006, ke Herberg oficiale portos la kromnomon "Herzberg – die Esperanto-Stadt" / "Herzberg – la Esperanto-urbo". Ekde multaj jaroj Esperanto-renkontiĝoj kaj –aranĝoj okazadas en Herzberg, kiuj altiras multajn Esperantistajn gastojn. Tie troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH), la centra klerigejo de la Germana Esperanto-Asocio kaj sidejo de la Germana sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), krome la oficejo de la Esperanto-societo Suda Harco, kiu ligas la Esperantistojn de la regiono. Esperanto estas instruata en ĉiuj lernejoj de Herzberg. Esperanto ankaŭ estas oficiale uzata kiel pontlingvo en la rilatoj kun la pola ĝemelurbo Góra kaj ebligas senperan komunikadon inter la loĝantoj de Herzberg kaj de Góra.
La prelego de Ó Riain estis unu de la kulminaj punktoj en la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 25-a ĝis la 28-a de majo en Hamburgo. La fokusa temo de la kongreso estis "Hamburgo – la kreskanta urbo". La 172 partoprenantoj, inter ili gastoj el Danlando, Nederlando kaj Britujo, el Pollando, Hungarujo kaj Latvujo, el Kazaĥujo kaj Bulgarujo, sin okupis i.a. pri la urba evoluo el ekonomia vidpunkto (d-ro Werner Bormann, Hamburgo) kaj pri la problemo de "urbo-ŝrumpado" (Peter Kühnel, Berlino). Ekskursoj kompletigis ilian bildon, i.a. en la estiĝantan "havenurbon" ("Hafen-City") kaj al la renversa flanko de la kreskanta urbo, la vivmedio de la senhejmuloj.
Riĉa kulturprogramo rondigis la aranĝon, ekz. koncerto de la fama nederlanda grupo Kajto kaj la kantado de la "Shanty"-koruso "Henneberg-Bühne Poppenbüttel".
La plej grava punkto en la tagordo de la GEA-membrokunveno estis la elekto de nova estraro la 27-an de majo. D-ro Rudolf Fischer, lingvisto kaj privata docento pri medicina informadiko kaj biometrio el Nordwalde apud Münster estis elektata kiel prezidanto, Andreas Emmerich kiel vicprezidanto kaj Pit Hauge kiel trezoristo. Wolfgang Bohr, Andreas Diemel, Dr. Jörg Gersonde, Sebastian Kirf, Christof Krick kaj Dr. Rainer Kurz kiel kromaj estraranoj.
Dum la Germana Esperanto-Kongreso ankaŭ estis prezentata la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause, kiu aperis la 21-an de majo en la eldonejo Helmut Buske en Hamburgo. Tiu estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto en la mondo kun 1679 paĝoj kaj pli ol 160.000 kapvortoj kaj parolturnoj.
(GEA) Tuj antaŭ la 84-a Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos en la pentekosta semajnfino en Hamburgo, la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperis en la eldonejo Helmut Buske, Hamburg. Vere leksikografia kaj eldoneja mejloŝtono: Kun 1.679 paĝoj kaj pli ol 160.000 artikolvortoj ĝi estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto en la mondo.
La Granda Vortaro enhavas la tutan vortaron de la ĉiutaga vivo kun multaj ekzemploj de ilia apliko. Krome oni trovos en ĝi faklingvajn esprimojn el ĉiuj kampoj. Ĉe botanikaj, zoologiaj kaj medicinaj fakvortoj, la respektivaj latinaj vortoj ankaŭ estas indikataj. La lingvouzo en Aŭstrio kaj Svislando kiel ankaŭ aliaj regionalismaj estas konsiderataj, sammaniere kiel geografiaj nomoj, personaj nomoj kaj mallongigoj.
La unuaj reagoj de Esperanto-fakuloj estas entuziasmaj: "Per tiu verko denove estas pruvite, ke Esperanto estas establita kiel internacia kulturlingvo. Sur scienca fundo la alta uzebleco de Esperanto en la tutmonda komunikado estas klare montrita."
La vortaro estis kompilata dum pli ol tridekjara leksikologia kolektado fare de la konata lingvisto kaj leksikologo Erich-Dieter Krause, kiu ankaŭ publikigis la Vortaron Esperanto-Germana en 1999.
Bibliografiaj informoj:
Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto
Helmut-Buske-Verlag, Hamburg 2007. XVII, 1.679 Seiten.
978-3-87548-466-3. Gebunden 128,00 EUR
havebla ĉe la libroservo de la Germana Esperanto-Asocio:
www.esperanto-buchversand.de
En sia parolado en la Eŭropa Parlamento li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la Eŭropa identeco. "Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta Eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo", diris Selten. "La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En longa perspektivo nur neŭtrala solvo estas akceptebla. (…) Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo." Por realigi tiun solvon, la ekonomiisto de la universitato de Bonn rekomendas, unue instrui Esperanton en la lernejoj kaj poste nacian fremdlingvon, anstataŭ nur fremdlingvo sola.
(Fonto: la sendependa movada interret-bulteno "Libera Folio", http://www.liberafolio.org/2007/seltenparolado, kie la Esperant-lingva teksto de la parolado estas elŝutebla.)