|
La unuidjo de Ewropo - almenaw de granda parto de dji - fakte yam komentsidjis antaw du mil yaroy. Tamen tio efektive ne estis unuidjo, sed deviga unuigo per rnilita forto. Pro tiu kawzo la romia imperio disfalis, kay etc disfalis djia lingvo.
La vera - propravola - unuidjo de Ewropo komentsis en ia 19a yartsento per la disvastidjo de metro kay gramo. (Nuntempe tiuy tci unitoy estas uzatay preskaw tcie en la mondo, sed ne en Usono kay nur hezite en Britio.)
Post interrompo per du brutalay militoy tiu protseso kontinuis, kay la unuidjinta Ewropo faridjis ideo konkreta, vaste aktseptita. Tci-momente estas enkondukata la komuna monsistemo ewro, kiu post kvin yaroy tserte estos afero pleye kutima. Do, caynas ke la unuidjo de Ewropo estas preskaw kompletigita. Tamen io ankoraw mankas: komuna lingvo.
La nuna kverelo inter la finna kay la germana registaroy dokumentas, ke la lingva problemo en Ewropo estas "bolanta".(La finna ctatestraro malaktseptas en la ewropay kunvenoy la germanan kiel laborlingvo kay propagandas perinterrete la latinan [!].)
La pley gravan rolon ene de la Ewropa Unio djis nun ludas angla, frantsa kay germana. Sur tiuy tri lingvoy la leksiko de Esperanto bazidjas ye 60 - 70 %. Estas do bona kawzo, insiste proponadi al la ewropay popoloy Esperanton kiel dua lingvo por tciuy.
Ni ligu la etoson de Esperanto kun la ideo de komuna ewropa domo!
Tio ne signifas rezignon pri la universaletso de nia lingvo. Tcar se la gravetso de Esperanto ene de Ewropo rimarkeble kreskos, tserte ankaw kreskos la intereso pri dji sur aliay kontinentoy. Tamen dji tciam restos ewropa lingvo. Dji estas kreita en Ewropo, dji bazidjas fakte eksklusive sur ewropay lingvoy, kay ankaw la esperantistay instantsoy estas kontsentritay en Ewropo.
La definitiva tutmonda lingvo estas kreenda dum la sekvontay du yartsentoy en granda internatsia instituto. Dji tuttserte estos strukturita law la printsipo 'unu morfemo - unu silabo, unu silabo - unu morfemo', kay djia leksiko enhavos konsiderindan parton de leksemoy el la tcina, yapana, araba, rusa, indonezia, svahila kay aliay lingvoy.
Pro la nomitay kawzoy mi proponas, ene de Ewropo anstatawigi la devizon
'ESPERANTO - LINGVO INTERNATSIA' per:
ESPERANTO- LA lingvo por EWROPO
Matthias Behlert, sendependa berlina esperantisto
SENESTSEPTE
FONETIKA
ORTOGRAFIO
SEN
ALDONAY
SIGNOY (
SEFOSAS)
La diakrita signo '^' kaj ' ' estas problemaj, de kiam nia lingvo ekzistas. Tamen en tempo, kiam la tajpilo ĵus estis elpensita kaj la plejmulto da homoj ankoraŭ skribis permane, tio ludis malpli gravan rolon ol hodiaŭ, kiam preskaŭ ĉiuj skribas per tajpilo au komputilo.
La gravecon de tiu problemo demonstras jam la relative granda nombro da ekzistantaj helpsistemoj. Laŭ informoj, kiujn mi ricevis de s-ano Jean Doublet el Saint-Jeannet (Francio), nuntempe estas uzataj jenaj alternativaj skribmanieroj (Kiel paradigmo [ekzemplo] servu la frazo
| La ĉeĥoj morgaŭ certe ŝanĝos la ĵaketojn |
Kvankam tiu ĉi aŭdiĝas iomete ridinde, ĝi tamen enhavas ĉiujn problemajn kaj dubindajn literojn):
- La chehhoj morgau certe shanghos la jhaketojn.
La Fundamenta Help-Alfabeto (FHA), proponita de d-ro Zamenhof mem.
- La ccehhoj morgau certe ssanggos la jjaketojn.
Ĝeneraligo de duobligita 'h' en la FHA (1).
- La chekhoy morgau certe shanjos la zhaketoyn.
La "Nova Help-Alfabeto" (NHA), proponita de d-ro André Albault (Francio), prezidinto de la Akademio de Esperanto.
- La cxehxoj morgaux certe sxangxos la jxaketojn.
La x-kodo, plej ofte uzata de informatikistoj.
- La ^ce^hoj morgau certe ^san^gos la ^jaketojn.
Ebla uzado de la cirkumflekso sur komputilaj klavaroj.
- La qehhoj morgaw certe xanyos la zxaketojn.
Propono de d-ro Ottó Haszpra (Hungario), fonda membro de la Akademio lnternacia de la Sciencoj San Marino.
- La CeHoj morgaU certe SanGos la Jaketojn.
Propono de s-ano Pierre Estève (Francio). Antaŭ majuskloj aperas punkto, ekz.'.Cinio'.
- La chexoy morgaw certe shandjos la jaketoyn.
Propono, al kiu s-ro Doublet - nuntempe fervora defendanto de NHA (3) - donis la misteran nomon "Internacia Granda Instanco aŭ Firmao" (IGIF). Kiu scias ion pri la kreinto(j), bv. inforrmi min, ĉar tiu ĉi propono estas por mi ege interesa. Ĝi kongruas je pli ol 60% kun mia propono SEFOSAS. Mi do sentas min konfirmita en mia konvinko, ke tiu ĉi vojo estas la sola ĝusta kaj racia. Nur koncerne la plej problemajn literojn 'ĉ' kaj 'ŝ' "IGIF" timevitis la lastan konsekvencon (aŭ simple ne trovis solvon) kaj transprenis la FHA-formojn (1).
La menciita problemo estiĝis pleje pro la kaŭzo, ke la fonemaro de Esperanto enhavas tri fonemojn (sonojn), kiuj en la nunaj eŭropaj lingvoj estas sufiĉe disvastiĝintaj, sed kiujn ne uzis la antikvaj romianoj kaj pro tio ankaŭ ne kreis por ili literojn. Estas tiuj 'x' (ĥ), ' ' (ĵ) kaj ' ' (ŝ) (ĉi-unuaj grafemoj laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto).
Tarnen por du el inter ili dum la historio evoluis progrese disvastiĝintaj solvoj. La skribmaniero 'x' por la sono 'x' (ĥ) estas kutima en la kirila kaj greka alfabetoj kaj ankaŭ en la hispana lingvo antaŭ vokaloj (ekz. 'México'). La skribmaniero 'j' por la sono ' ' (ĵ) estas kutima en kvar eŭropaj lingvoj: franca, portugala, rumana kaj turka. Ankaŭ de parolantoj de la germana kaj nederlanda ĝi estas bone konata dank al negranda nombro da francdevenaj vortoj kiel 'J/journalist' aŭ 'J/jargon'.
La sono 'j' precipe en la angla kaj hispana lingvoj estas figurata per 'y'; la fonemo ' ' (ŭ) en la angla kaj nederlanda ofte estas skribata per 'w'.
Plia problemo estas la t.n. afrikatoj (du konsonantoj, kiuj en la buŝo sinsekve estas formataj en la sama loko kaj rekte transiras unu en la alian). El la kvar afrikatoj de Esperanto tri estas skribataj per unu litero (c[ts], ĉ[t ], ĝ [d ]), la kvara kontraŭle per du literoj ('dz', ekz. en 'edzo').
Se ni decidos skribi ĉujn afrikatojn laŭfonetike per du literoj, malferrniĝus antaŭ ni simpla solvo: Ni konstatos, ke la fonemaro de Esperanto ampleksas 25 distingeblajn sonojn, dum la baza latina alfabeto konsistas el 26 literoj. Eblas do skribi senescepte laŭ la principo 'unu sono unu litero, unu litero unu sono' sen diakritaj signoj.
La sola malgranda problemo estas la skribo de la sono ' ' (ŝ) ĉar por tiu ĝis nun ne ekzistas konvena solvo. El la du eblaj literoj 'q' kaj 'c' mi proponas la ĉi-lastan. (Tamen tio estas nur ŝajna problemo, ĉar ĉiu homo, kiu lernas novan lingvon, devas alkutimiĝi al novaj skribmanieroj.)
Laŭ miaj proponoj la paradigma frazo de la antaŭa paĝo do aspektas jene:
- La tcexoy morgaw tserte candjos la jaketoyn.
Sed dum la aliay proponoy (pleyparte) endas servi nur kiel helpsistemoy, mi proponas djeneralan ortografian reformon, kia dji estas kutima ankaw en etnay lingvoy: En Ewropo dum la 20a yartsento estis efektivigatay ortografiay reformoy i.a. en la nederlanda, germana, rusa kay dana. Tiun tci pacon mi opinias ege grava por la estontetso de Esperanto.
Tcu platcas al ni tcu ne, ni devas konkuri kun la angla lingvo (en la yaro 1887 tio aspektis ankoraw iomete alie). La angla estas la sola ewropa lingvo skribata per la latina alfabeto sen diakritay signoy. Tio estas unu el la kawzoy, kial tiu lingvo nuntempe ankaw en la elektrona datumprilaborado estas pley ofte uzata (tserte ne la pley grava kialo, sed tarnen ne neglektinda).
Se ni suktsese forigos la aldonayn signoyn, nia lingvo egalos tiurelate la anglan. Tiam miaopinie definitive montridjos, ke la regula, fonetika ortografio de Esperanto estas superega al la xaosa ortografio de la angla.
Kay yen mia lasta argumento por 'SenEstsepte Fonetika Ortografio Sen Aldonay Signoy': Etc se oni havas la ebletson figuri la diakritayn signoyn pertaypile en Ia djusta loko, oni tamen bezonas por unu litero du aw etc tri klavofrapoyn. Tio ne nur tciufoye signifas interrompon de la skriba, sed ofte ankaw de la pensa fluo.
Kvankarn la sistemo 'SEFOSAS' bezonas iom da alkutimidjo, poste oni skribas tute glate, rapide kay senprobleme.
Matthias Behlert Nehringstr. 4 D 14059 Berlin
|