Internacia Infana Kongreseto de Esperanto

chielarko31a de julio ĝis 7a de aŭgusto 1999 en Potsdam

Por junaj homoj inter 6- kaj 14- jaraĝaj, kiuj volas kune en internacia esperantumanta rondo ĝui la tempon.
Por ĉiuj, kiuj volonte ridas, ludas, ĝojas, kantas, dancas, sportas, naĝas ... kaj kiuj volas travivi nekonatajn aventurojn en la Infana Turisma Centro ĉe la DIABLA LAGO . . .

Saluton!
Jen mi: Villi. Profesie la talismano de la sekva IIK kaj diligenta abelo. Mi jam estis en Potsdam, kie okazos la IIK. Nun mi volas al vi raporti pri la eblecoj tie. papilioDo, ek! Ni kune flugu al la estonteco!

En Berlin okazos 1999 la Universala Kongreso de Esperanto. Sed tion vi certe jam sciis. Nu, la granduloj babiladu en la germana ĉefurbo. Dume mi ferios en la Internacia Infana Kongreseto. La Esperanto-idoj kunvenos en Potsdam, ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgio. Eble vi opinias, ke oni trankvile vivas en Potsdam, dormas la tutan tagon, diboĉas kaj stultumadas ... Mi povas imagi, ke vi ŝatas danci, ludi kartojn, aúskulti tiun laútan, bum-krak-miaúan muzikon. Forgesu!

Mi vizitis la ejon.
Zum-di-ŝvup mi de la UK-kongresejo flugis al la Infana Turisma Centro; nia ejo por la kongreseto. Ĝi situas en arbaro,arbo en naturprotektejo.
Hm-ŝmach-frande mi gustumis multajn florojn sur apudaj herbejoj, parolis kun kamelo kaj sciuroj, kiuj tie loĝas, dancis kun indiano kaj ĉe la DIABLA LAGO mirakle savis mian vivon.indiano
Mi provis ĉasi la malpuran krokodilon kaj kun infanoj el la centro dum iu nokto ĉe la tendara fajro preparis ovojn sur ŝpato. Ni dancis kaj lernis novajn, gajajn kaj zum-zumajn kantojn, ktp, ktp.
Kredu aú ne kredu, estis tiel. Vi diras, ke mi fanfaronas?! Do, venu al Potsdam kaj mem kontrolu! Ekzemple loĝas ĉe la DIABLA LAGO mia amiko, la eta diablo. Li rakontis al mi la sekreton pri la trezoro en la lago. Ankaú li - same kiel mi - jam senpacience atendas la kongreseton por konatiĝi kun vi.

Ha! Mi antaúĝojas la semajnon dum la IIK!
Sed mi havas peton: la organizantoj de la IIK (vi scias, plenkreskuloj!) ne havas sufiĉe de fantazio por organizi kaj prepari infanan programon. Ili ne scias, kion vi ŝatas. Ĉu vi povas doni al ili ideojn kaj proponojn, instigojn kaj sugestojn?
Kion fari dum tuta semajno?
Kion vi deziras?glaciagho
Kio nepre okazu, por ke la kongreseto estu sukcesa?
Kio nepre ne okazu?
Estas via aranĝo, do, vi decidu pri enhavoj! Skribu al mi leteron! Poste mi diros viajn rimarkojn al la organizantoj kaj pikos ilin, por ke ili klopodu prepari ĉion laú viaj imagoj. Atendante viajn proponojn kaj ideojn

Ĝis baldaŭ !

Via Villi

kaj tio eblas en la Turisma Infana centro:

  • serĉi la trezoron de la DIABLA LAGO
  • ĉasi la malpuran krokodilon
  • ekskursi al Potsdam kaj Berlin
  • fari tendaran fajron
  • naĝi
  • freneze olimpiadipilko
  • migradi
  • rajdi
  • manlaboroj
  • kanti
  • ludi
  • desegni
  • muzikigitaro
  • baki bastonan kukon
  • danci
  • fari maskojn
  • ludifabeojn
  • lerni popolajn dancojn
  • rosti ŝpatajn ovojn
  • teatrumadi
  • observi bestojn
  • k.t.p.

Meze de junio jam estis 36 aliĝitoj por IIK el 14 landoj.

Ĉu vi interesiĝas pri la IIK kaj nun ne scias, kion fari?
Rapidege sendu mesagxon al trine@berlin.snafu.de, aldonu vian poŝtan adreson kaj petu aliĝilon. Aŭ skribu al:

leteroSabine Trenner
Deutsche Esperanto-Jugend
Grellstr. 36
D - 10409 Berlin tel./fakso. +49 (0)30-42857899