La leg- kaj galerikafejo estas kulturrenkontiĝejo en la regiono Prenzlauer Berg. Okazas tie kursoj, prelegoj, landaj vesperoj kaj renkontoj por maljunuloj. Krome fotoj kaj pentraĵoj de diversaj artistoj estas ekspoziciataj. Ankaŭ la berlinaj Esperantistoj regule havas siajn aranĝojn tie. Ĉiun lundon je la 19a h interesuloj renkontiĝas tie. En hejmeca rondo kun teo kaj en leĝera atmosfero okazas tre diversaj vesperoj. Ekzemple ekzistas Esperanto-kursoj por progresantoj, kie oni legas tekstojn kaj diskutas pri ia enhavo kaj gramatiko. Kelkfoje poemoj kaj rakontoj estas voĉlegataj, memskribataj aŭ ankaŭ de pli konataj aŭtoroj. Ĉe landaj vesperoj esperantistoj el iuj landoj prelegas pri siaj patrujoj, kelkfoje ankaŭ kun lumbildoj aŭ aliaj materialoj. Tio eblas, ĉar Esperanto estas internacia planlingvo kun multaj anoj en la tuta mondo. Okazas ankaŭ muzikaj vesperoj kaj multaj aliaj. Paralele en apuda ĉambro ofte okazas komencantkurso.
Ni renkontiĝos ekde 19.15 h. La temo de la vespero estos pritraktata de 19.30 h ĝis la 21a. De 21.00 h ĝis 22.00 h aŭ pli longe ni leĝere babilas.
Interesuloj ĉiam estas bonvenaj. |