Projekttage in Hamelner Gymnasium

Dum tri tagoj en la pasinta semajno (2-a ĝis 4-a de Julio) okazis projekttagoj en Schiller-gimnazio en Hameln. La projektoj estis proponitaj kaj organizataj de la lernantoj mem. Kaj unu lernanto proponis ankaŭ Esperanton kiel projekton. Nur du tagojn antaŭe la lernanto telefonis al mi kaj demandis, ĉu mi aŭ iu el nia loka grupo povus iel helpi kaj akompani la projekton.

Ĉar mi devis labori kaj ne eblis preni liberan tagon, mi nur povis proponi al li, ke mi merkredon kaj ĵaŭdon povus veni en la unuaj du horoj. Tion mi faris kaj akompanis min Ralitsa el nia grupo.

Dum tiuj du horoj ni klarigis multon pri Esperanto kaj ankaŭ instruis la lingvon. Por la aliaj horoj ni lasis tie librojn, informilojn, muzikon, DVDon, kaj la lernantoj kun la instruistino mem okupiĝis pri tio. Partoprenis 11 lernantoj kaj unu instruistino.

Vendredon venis Robert el Hanovro (multegan dankon al li!) kaj akompanis la projekton, klarigis multon, kaj poste la lernantoj ankoraŭ verkis diversajn aĵojn por prezenti la projekton, ekzemple afiŝojn kaj kvizon. Prezentado okazis inter la 12-a kaj 14-a horoj en la sama tago.

http://www.esperanto.de/hameln/Projekt_Schiller_2008_Pasporta_Servo.JPG

La lernantoj tre fervore kaj kun intereso okupis sin pri la lingvo, tiel, ke ili jam en Esperanto salutis la gastojn, kiuj venis al la prezentado en la klasĉambron. Venis kunlernantoj, gepatroj kaj instruistoj, kaj la plej multaj el ili ricevis bonajn impresojn pri Esperanto. Kelkaj lernantoj nun volas daŭrigi la lernandon de la lingvo aŭ komenci ĝin. Eĉ kelkaj instruistinoj volas lerni la lingvon. Eble oni fondos libervolan Esperanto-laborgrupon en la nova lerneja jaro; ni vidu, ĉu tio eblos kaj sukcesos.

Ni povis ĝui tre belajn tagoj kun multe da ĝojo, tiel same sur la flanko de la lernantoj kiel sur la flanko de la “instruistoj”.

Sekvos iam je la fino de la someraj feroj ankoraŭ artikolo pri la projekttagoj, verkota de partoprenanta lernanto (kiu nun unue ferias).

Fotojn pri la projekttagoj mi ĵus metis sur la retpagxon http://www.esperanto.de/hameln/Fotos%202008.htm . Mi invitas vin, rigardi ilin.

Heinz W. Sprick