
La Printempa Revido de EMAS okazis sabaton, la 21-an de aprilo 2012 en Herzberg, la Esperanto-urbo, kun dek du partoprenantoj el kvin landoj (Germanio, Slovakio, Ukrainio, Hispanio kaj Danio).
Ni komencis en la manĝejo Deutsches Haus tuj apud la Jues-Lago: interkonatiĝo kun la internaciaj gastoj kaj informoj pri Herzberg, la Esperanto-urbo, far Petro Zilvar. Aparte interesa estis la raporto pri la stato de la preparado de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Herzberg, kiu komencos la 19-an de majo 2012.
La jarĉefkunveno de EMAS komencis iom post la 11-a horo. Aperis ses membroj de EMAS. Thomas Heberlein raportis pri la jaro 2011 kaj Alke Geveke pri la financoj.
Poste la membroj elektis du revizorojn: Andreas Kück kaj Karin Ruff-Sonnabend. (Krome Gerhard Weber deĵoras kiel revizoro.) La revizoroj atestis ke la financoj de EMAS estas en ordo.
La EMAS-Kulturtago 2012 kaj la Printempa Revido 2013 okazu en Braunschweig, Emden, Hannover aŭ Verden.
Post la tagmanĝo la partoprenantoj piediris ĉirkaŭ la Jues-Lago laŭ la arbo-informpado. Survoje al la kastelo Petro Zilvar montris kaj klarigis la urbcentron kun la urbdomo, Akvo-Ok kaj la Zamenhof-monumento.
La kastelo enhavas inter alie muzeon pri la historio de Herzberg kaj la Harca Montaro. Aparte interesa por ni estis la ekspozicio pri la fervojista esperanto-movado.
Finfine estis komunuma kafumado en la kastela kafejo kun multaj eblecoj por interparolado.


La Esperanto-Kulturtago 2011 de EMAS kaj REVELO okazis la 17-an de septembro 2011 en Osnabrück.
La jarĉefkunveno 2011 elektis la jenan estraron:



La 26-an de marto 2011 gesamideanoj el Malsupra Saksio kaj Bremen kunvenis en Bremen por festi la printempon kaj revidi unu la alian post la longa vintro.
La kunveno okazis en la paroĥa centro (HOKI) de la Hoffnungskirche (Espera Preĝejo) en Bremen-Walle, kie ankaŭ ĉiumonate kunvenas la loka grupo de Bremen.
Ne estis fiksita programo. Do la 16 partoprenantoj ne sciis kiu okazos.
La aranĝo komencis per neformala interparolado. Ne necesis konatiĝi, ĉar la plejmulto de partoprenantoj jam konis unu la alian. Sed estis nova vizaĝo: Teresa Liberska el Poznan en Pollando kiu kunlaboras en la internacia centro en Herzberg.
Anne Höpken el Nordenham montris bildojn de la Germana Esperanto-Kongreso 2010 en Kaiserslautern kaj de la jubilea festo de la Esperanto-Grupo Unterweser en Brake en la jaro 2010.
Thomas Heberlein informis pri EMAS - la landa ligo de Malsupra Saksio.
Poste Dieter Hartig el Bremen laŭtlegis el sia libro “Flugantaj folioj” pri kato kaj pri huliganoj (hooligans).
Post la alveno de la geamikoj el Herzberg, kiuj malfruiĝis pro la longa vojo, ni eksciis ke la internacio centro havis apartan gaston en la jaro 2009: juna sciuro. Zsofia Korody rakontis kaj montris bildojn kaj filmeton de la sciuro. En la jaro 2010 la sciuro revenis al la centro por kelkaj tagoj. Ŝajne la centro estas tre alloga - ne nur por esperantistoj.
Teresa Liberska el Poznan montris bildojn de sia urbo kaj informis pri la interlingvistika katedro de la universitato.
Fine la geamikoj el Herzberg montris bildojn kaj vidbendojn el la Kastela Muzeo en Herzberg. La muzeo havas apartan ĉambron por Esperanto. La afero progresas, sed kompreneble la prezentado de la esperantaĵoj en deca kadro kostas sufiĉe da mono. Do la geamikoj petas la helpon de la gesamideanoj en la tuta lando. Eblas helpi per aĉeti t. n. briketojn kiuj kostas po dek eŭroj. Pliaj informoj estas haveblaj ĉe ICH en Herzberg.
La proksima Walle-Center estis bona ejo por tagmanĝi kaj butikumi dum la tagmeza paŭzo.
Dankon al ĉiuj kontribuintoj kaj aparte al Ruth Bohn kiu zorgis por kafo, teo kaj kuko.

Post diversaj provoj ni decidis uzi la programaron OpenBiblio por oferti interretan katalogn de la librokolekto en Hanovero, kiun transdonis al ni la Bremenaj samideanoj. Aktuale troviĝas 186 katalogitaj libroj. Jen la ligo:
http://www.esperanto.de/hannover/libroj/opac/
Weitere Berichte
Berichte und Veranstaltungskalender
In Niedersachsen gibt es in verschiedenen Städten und Gemeinden Esperanto-Gruppen. Mitunter bieten sie auch Esperanto-Kurse an. Eigene Internetseiten haben: