Antaŭ kelkaj tagoj Helmut Grebe veturigis kvin kestojn kun libroj el Bremeno al Hanovro. Temis pri la librokolekto de la Bremena grupo. La Bremena grupo ne plu havis lokon por la libroj. Tial ĝi demandis en la pasintjara Kulturtago de EMaS?, kiu povus transpreni librojn. Ĉar ni ĵus pripensis krei libraron, tio tempe bone kongruis.
Provizore la libroj estis metitaj en la kelon de Sebastian Hartwig. Paŝo post paŝo ni nun portadas la librojn en la Esperanto-ĉambron de Robert Weemeyer kaj Carolin Hötzl. Tie oni povas legi kaj lui la librojn.
Iom post iom ni elektronike katalogas la librojn kaj enretigas la liston. Tiel oni povas hejme jam kontroli, ĉu ni havas certan libron kaj ĉu indas viziti la librokolekton.
La – ankoraŭ nekompleta – listo troviĝas je: http://www.esperanto.de/hannover/librokatalogo.html