Esperanto in Niedersachsen

(Informoj en Esperanto)

06-a de marto 2010: Printempa Revido en Nienburg (Weser)

http://img.webme.com/pic/h/hoe-an-4-esperanto/nienburgerhof.jpg

La Printempa Revido de EMAS (kaj REVELO ?) okazos en Nienburg (Weser) sabaton, la 6-an de Marto 2010.

Kongresejo

Hotelo Nienburger Hof, Hafenstr. 3 en Nienburg

Piedirantoj bezonas ĉirkaŭ 10 minutojn el la stacidomo. Detaloj pri la hotelo: http://www.nienburgerhof.de

http://img.webme.com/pic/h/hoe-an-4-esperanto/nienburgerhof-a.jpg

Programo

Ĉefe temas pri personaj kontaktoj kaj revido post la longa vintro. Sed komprenble kontribuoj de la partoprenantoj estos bonvenaj!

Prelego pri Zamenhof, la familio de Zamenhof kaj virinoj en la fruperioda E-movado kun historiaj fotoj, bildkartoj, ktp. Estas bona koincido pro la Monda Virintago (08.03.).(15 min.)

Filmo pri inauguro de la Zamenhof-monumento, festprogramo (15 min)

Aktivecoj en la Esperanto-urbo (kun internaciaj lernejaj projektoj, modelcele)

Librotabloj (libroservo) kun interesaj brokantajoj de ICH Herzberg kaj Rolf Beau

Ĉiukaze ekskurso tra la bela urbcentro kun konstruaĵoj el diversaj epokoj (laŭ vetero matene aŭ posttagmeze).

http://img.webme.com/pic/h/hoe-an-4-esperanto/spargelbrunnen.jpg

http://img.webme.com/pic/h/hoe-an-4-esperanto/fussgaengerzone.jpg

24-a de oktobro 2009: EMAS-Kulturtago 2009 kaj Rata Rendevuo 2009 en Hameln

http://www.jwh.de/typo3/uploads/pics/jwh-eing.jpg

La Kulturtago 2009 de EMAS kaj la Rata Rendevuo 2009 de la grupo Ratkaptista Bando el Hameln okazos kune pro la ratkaptista jubileo (1284 - 2009) en Hameln sabaton, la 24-an de oktobro 2009.

Kongresejo: Expo-Cafe de la Jugendwerkstatt Hameln, Ruthenstr. 10 en Hameln (apud la Weser). Propra parkejo antaŭ la domo. Piedirantoj bezonas ĉirkaŭ 10 ĝis 15 minutojn el la stacidomo.

Programo

Ekde 09:30 Alveno de la partoprenantoj kaj ebleco por konatiĝi kaj interparoli

10:30 Prelego de D-ro Andreas Kück: "Tre internaciaj vortoj - Rezonado pri Regulo 15"

Prezentado pri Herzberg – la Esperanto-Urbo

Tagmanĝo

Ekskurso en la urbon kun la Ratkaptisto

Bildoj kaj rakontoj pri la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko. Heinz kaj Conny kaj ĉiuj aliaj partoprenantoj rajtas rakonti pri la Universala Kongreso kaj montri bildojn

Kafo kaj kuko

Ĉirkaŭ 16:30 Fino

Transdono de Esperanto-libroj kaj -viddiskoj al la urbobiblioteko de Nordenham la 12-an de septembro 2009

http://www.esperanto.de/unterweser/urbobiblioteko_nordenham.jpg

Interreta katalogo en Hanovero

Post diversaj provoj ni decidis uzi la programaron OpenBiblio por oferti interretan katalogn de la librokolekto en Hanovero, kiun transdonis al ni la Bremenaj samideanoj. Aktuale troviĝas 186 katalogitaj libroj. Jen la ligo:

http://www.esperanto.de/hannover/libroj/opac/

Jarĉefkunveno 2009: la nova estraro

La jarĉefkunveno 2009 okazis kadre de la Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg. La jarĉefkunveno elektis la jenan estraron:

Prezidanto
Thomas Heberlein el Hameln
Vicprezidanto
Robert Weemeyer el Hanovro
Kasistino
Anke Hinrichs el Nordenham
Asesoroj
Klaus Schlüter el Laatzen kaj Petro Zilvar el Herzberg.

Berichte

9. Juli 2008
Projekttage in Hamelner Gymnasium
21. Juni 2008
Die Gruppe Hannover übersetzt die Broschüre über das Altstadtrathaus in Braunschweig
16. Juni 2008
Esperanto-Libraro Hanovro

Weitere Berichte

Veranstaltungen

Kurse

Esperanto in Niedersachsen (PDF)

Berichte und Veranstaltungskalender

Landesverband Niedersachsen im Deutschen Esperanto-Bund

Ortsgruppen

In Niedersachsen gibt es in verschiedenen Städten und Gemeinden Esperanto-Gruppen. Mitunter bieten sie auch Esperanto-Kurse an. Eigene Internetseiten haben:

Impressum