Urboj   Grupoj   Homoj   Kursoj   Adresoj   Ligoj   Gastlibro  

 
  Esperanto Informilo Berlino - Brandenburgio

 


 
Tabelo de ekzistantaj informiloj kaj kalendaroj
 
monato
jaro
janfebmaraprmajjunjulaŭgsepoktnovdec
2008inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2007inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2006inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2005inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2004inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2003inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2002inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2001inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2000inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1999inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1998inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1997          inf
kal
inf
kal

inf = Berlina Informilo
kal = Berlina Kalendaro

Esperanto Informilo - Septembro 2008
redakta limdato por BI Oktobro 2008: 15a de Septembro
 
59a jaro       Berlino - Brandenburgio       (630) 9/2008

Enhavo

Per tramo tra la historio de Esperanto


 

 
Michael Scherm, Roman Dobrzynski k. a. antaŭ la ekveturo (fotis Roland Schnell)

supren


Lingvojubileo kun prezento de la traduko de
"La Zamenhofstrato" en la Pola Instituto

Tiom da partoprenantoj estis tro por la luita historia motorvagono el la jaro 1925. Necesis mendi plian vagonon. Tiu devenis el la jaro 1910, do estis eĉ pli proksima al la historia evento, kiu inspiris ELB organizi tiun ĉi unikan veturon tra la historio de Esperanto.
 
En la jaro 1908 kelkaj centoj da partoprenintoj de la Universala Kongreso hejmvojaĝe de Dresdeno haltis en la ĉefurbo de Germanio. Laŭ la programo de la 24-a de aŭgusto 1908 tram-ekskurso kondukis al la verda ĉirkaŭaĵo de Berlino kaj finiĝis vespere antaŭ la magazenego Hermann Tietz ĉe Alexanderplatz. Restis iom da tempo por butikumi antaŭ la apogeo de la tago: prelego de d-ro Ludwig Zamenhof en la Civitana Salono de Rotes Rathaus, la berlina urbodomo, kies fasadon karakterizas ruĝaj brikoj.
 
La meandro-simila veturado sur la reloj de la trafika kompanio BVG pasis multajn lokojn, kiuj rolis respektive rolas en la jarcentolonga historio de Esperanto en Berlino. Ekzemple proksime al la stratokruco Danziger Straße / Schönhauser Allee la rigardojn altiris la konstruaĵo de Kulturbrauerei, la iama kulturdomo "Erich Franz". Ties turoĉambro gastigis en 1965 la fondantojn de la Esperantogrupo Prenzlauer Berg. Daŭrigantoj de la granda tradicio de tiu grupo kunvenas niatempe ĉiun duan kaj kvaran lundon de la monato en la domo Danziger Straße 50, la ejo de la asocio "Kulturverein Prenzlauer Berg". Atenta rigardo ebligis ekvidi sur la fasado esperantlingvan surskribon : En Prenclova Monto al Apolono kaj al la Muzoj.
 
Je la 2-a de aŭgusto 2008 la ekskurso-celo estis la "Pola Instituto" en Burgstraße 27. Ankaŭ ĉi tie necesis pligrandigi la nombron de la sidlokoj, ĉar al la pasaĝeroj de la historia tramo aliĝis dudek kelkaj pliaj vizitantoj.
 
Sinjorino Katarzyna Sokolowska, vicdirektorino de la "Pola Instituto" salutis la partoprenantojn kaj memorigis pri tio, ke ne temas pri la unua aranĝo en kunlaboro kun Esperanto-Ligo Berlin. Ja jam en 2003 estis prezentita la filma kaj literatura kreado de la pola reĝisoro Jan Fethke, kiu publikigis en Esperanto sub la pseŭdonomo Jean Forge. Unu el liaj romanoj "D-ro Tot aĉetas mil okulojn" eĉ inspiris Fritz Lang, en kies filmo "Die tausend Augen des Dr. Mabuse" retroveblas multaj ideoj de Fethke. Sinjorino Sokolowska atentigis, ke en la Eŭropa Unio oni parolas pri multaj komunaj aferoj, sed malofte pri komuna lingvo. Ŝi esprimis ĝojon pri tio, ke en la sekvonta jaro la Universala Kongreso de Esperanto okazos en la pola urbo Bialystok, kie estis naskita Ludoviko Zamenhof kiel unua infano de juda familio. Jam progresas la preparaj laboroj de tiu kongreso, supozeble unu el la plej grandaj en la historio de la Esperanto-movado.
 
Roman Dobrzynski raportis pri dek jaroj da laboro por la libro "La Zamenhofstrato", kiun oni intertempe jam tradukis al 16 lingvoj. La antaŭ nelonge kompletigita germana traduko de Michael Scherm estas speciale proksima al la koro de Roman Dobrzynski - pro la komuna historio de la popoloj pola kaj germana.
 
Preparante la Universalan Kongreson de la jubilea jaro 1987 en Varsovio li persone ekkonis prof. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu jam ekde la malfruaj 1950-aj jaroj vivas en Francio, kie li iĝis internacie rekonata spertulo pri konstruado per prestreĉita betono (Spannbeton). Ties patron Adam Zamenhof, ĉefkuraciston de la okuldepartemento de juda malsanulejo en Varsovio post la germana atako al Polando en 1939 arestis kaj post kelkaj monatoj pafmortigis SS-anoj. La aliaj familianoj suferis kun dekmiloj da samsortanoj, enfermitaj en la geto de Varsovio, destinitaj finfine iri la vojon al la morto en ekstermejo.
 
La filo tamen sukcesis eskapi. Alpreninte alian identecon li eĉ pasis abiturientan ekzamenon en "subtera" lernejo, laboris en kontoro de fabriko kaj subtenis la polan rezist-movadon. Post la milito li studis kaj poste pioniris en la kampo de la konstruado per prestreĉita betono. En 1959 li transmigris al Francio por akcepti tie labor-oferton.
 
Sur la bazo de multaj interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof Roman Dobrzynski ellaboris sian libron "La Zamenhofstrato". La duan de aŭgusto en la Pola Instituto Dobrzynski deklaris: "Kio plej motivis min dum la verkado, estas jena penso: ke la familio de Zamenhof devis travivi tiajn suferojn, tio estis ebla nur ĉar tiam estis malrespektataj la idealoj de Ludoviko Zamenhof". La libro do estu kontribuo al interpopola kompreno. Centran rolon ĉi-rilate ludas liaopinie la prilaboro de la rilato inter germanoj kaj poloj - rilato tiom malfacila pro la ŝarĝoj de la historio. Roman Dobrzynski esperas, ke per la germana traduko li atingos kaj pensigos legantaron pli grandan.

Roland Schnell

Post la aranĝo Roman Dobrzynski substrekis kiel kortuŝis lin la fakto, ke li en Berlino povis aŭdi voĉlegadon el "La Zamenhofstrato" en la germana lingvo.
Al Fritz Wollenberg, de kiu cetere venis la ideo kaj la leona parto de la preparaj kaj organizaj laboroj, Dobrzynski skribis interalie: "Mi estas treege kontenta, ankaŭ Erika. La aranĝo okazis en amika, agrabla etoso kaj surprizis min la favora rilato de la Pola Instituto, promesplena por la plua kunlaboro."

Henryk Wenzel

supren


Trista UK en Roterdamo

Multajn jarojn ni ne vizitis Universalajn Kongresojn. Antaŭaj UK-oj restis en la memoro kiel festoj, stresaj, sed interesaj. La samon ni atendis ankaŭ ĉi-foje, sed la ĉi-jara kongreso estis la plej mankohava, kiun oni povas imagi.
 
Tuj je la alveno evidentiĝis, ke nia hotelĉambro estis malpura ejo kun rompita ŝranko, nepurigita duŝejo kaj grandaj makuloj sur griza tapiŝplanko. Intertraktado kun administrantoj de la hoteleto kondukis al nenio, do ni veturis al la kongresejo, kie ni dum horoj serĉis la respondeculon pri loĝado, vicostaris ĉe la loĝiga servo k.t.p. Dum aliaj kongresanoj ĝuis la interkonan vesperon, ni okupiĝis pri tranoktebleco, kiun ni jam antaŭ monatoj pagis al UEA. Por priskribi ĉiujn niajn malagrablaĵojn ni bezonus kelkajn paĝojn ; do ni diru nur, ke finfine ni "surteriĝis" noktomeze, hunde lacaj kaj elĉerpitaj, en alia hotelo: en diversaj ĉambroj, sur diversaj etaĝoj. De tiu momento ni preskaŭ ĉiutage devis ŝanĝi la hotelon. Ĉiumatene ni metis niajn valizojn en deponejon, vespere elprenis ilin kaj iris al nova ĉambro en alia hotelo.
 
Kompreneble ni ne multon kaptis en la kongresejo dum la unuaj tagoj. Aparte perpleksis nin la malhelpemo de la loĝiga servo: la nederlandaj esperantistoj, kiuj ja scipovis la nederlandan lingvon, tute ne volis helpi per telefonado, konsiloj, tradukoj al la nederlanda - konduto, kiu strange kontrastis kun tiu de "normalaj", "surstrataj" nederlandanoj, kiuj ne parolis Esperanton, sed estis helpemaj kaj afablaj, rigardis en nian mapon, serĉis kun ni konvenajn stratojn, kompensante per gestoj kaj mimiko la mankon de komuna lingvo. Jam de la unuaj horoj ŝajnis, kvazaŭ la organizantoj ĵuris fari la kongreson por la partoprenantoj kiel eble plej malagrabla. Postaj spertoj nur plifortigis tiun impreson. Ekzemple, por "la nederlanda eksprese" kolektiĝis en la saloneto amaso da homoj, tiel ke eĉ surplanke ne plu restis loko. Multaj, kiuj deziris eklerni la nederlandan, devis resti ekstere. Tamen la organizantoj ne ŝanĝis la salonon; en la aliaj tagoj oni simple ŝlosis la ĉambron, por ke neniu, krom eta kvanto, plu eniru. Unu konato, ĉiujara UK-ano, plendis pri "magraj kongresaj saketoj", preskaŭ malplenaj. Alia partoprenanto rakontis al ni, ke li mendis ekskurson al la pacmuzeo en Hago, sed kiam lia grupo alvenis tie, oni ne enlasis ĝin, ĉar la vizito ne estis anoncita (tamen pagita antaŭ monatoj). Do, ili "kisis la pordon" kaj reveturis Roterdamon.
 
La "aŭtoraj duonhoroj" ne estis diskonigitaj al la publiko kaj foje eĉ ne al la koncerna aŭtoro. Ekzemple, al la aŭtora duonhoro de Ragnarsson venis iom da publiko, sed la poeto mem ne aperis, ĉar oni lin simple ne sciigis pri tio! "Aŭtora duonhoro" sen aŭtoro - specialaĵo de la ĉi-jara UK.
Alia apartaĵo, kiun ni antaŭe neniam spertis, estis vola-nevola "sidanta dancado". En la plej granda salono, tamen tro malgranda por ĉiuj (unu duono de la partoprenantoj devis sidi antaŭ televidekranoj en alia ejo), oni ne permesis moviĝi laŭ la muziko de Jomo (ekstari, danci, k.t.p.). Franca paro sidanta antaŭ ni "dancis" rokenrolon sidante: ili duonleviĝis, duonturniĝis, manklakis. Aliaj, ne tiom spertaj, simple moviĝetis sur la siaj seĝoj. Se tamen iu ekstaris, tuj alkuris gardisto kaj krude ordonis sidiĝon.
 
Memkompreneble ne ĉio estis malbona. Elstaris ekzemple la brilaj prelegoj de profesoro John Wells pri lingvistikaj temoj, la informriĉaj enkondukoj en la vivoverkojn de Erasmo aŭ de Vincent van Gogh. La ekskurso al la malnova nederlanda vilaĝo "Zaanse Schans" kaj al Amsterdamo (kun ŝipveturo tra la urbaj kanaloj) plaĉis al ĉiuj partoprenantoj.
 
El la muzikaj programeroj ni menciu la kantadon de Elena Puĥova, la elpaŝon de la fama duopo Ĵomart kaj Nataŝa kaj la koncerton de JoMo, kiu estis en sia elemento kaj ne nur kantis, sed ankaŭ senĉese primokis la aron da gardistoj, severe observantaj la publikon.
 
Ĉi-jare estis 100-jara jubileo de UEA, sed multaj plendis, ke nenio interesa estis dediĉita al la jubileo, ankaŭ ni ne rimarkis ion apartan, rilate al tiu grava dato. La vespera programo estis ege magra, eĉ dum Internacia Festivalo, kiun partoprenas kelkcent homoj, oni havas pli riĉan vesperan programon, ol dum tiu ĉi UK, kie oni malmulton ofertis al la publiko el du mil homoj.
 
La lastan tagon venis al ni anglino kaj indignite rakontis, ke UEA-oficisto ordonis voki la policon, ĉar maljuna sveda esperantisto ne montris sian kongreskarton. La svedo estis forkondukita al la policejo kiel krimulo, kvankam ĉeestantoj atestis, ke li ja pagis la kongreskotizon kaj eĉ estas dumviva membro de UEA.
 
Alia berlinanino rakontis al ni, ke ŝi vidis, kiel du pordistoj krude forŝovis Peter Kühnel, kiam li, ankoraŭ ne surmetinte la kongresan ŝildon, venis al la enirpordo de la kongresejo.
 
Ni mem spertis, kiel en la libroservo oni aroge alkriis homojn, kiuj nur demandis, pro kio tie la poŝtmarkoj kostas pli ol en normalaj vendejoj. Enŝteliĝas la supozo, ke laborante por la Centra Oficejo, oni opinias sin aparta ulo, kiu rajtas trakti aliajn homojn senrespekte.
 
Kompreneble, tio estas nur kelkaj aspektoj, impresoj sufiĉe subjektivaj, sed ni kredas, ke krom ni estas pluraj aliaj, kiuj ne emas denove partopreni Universalan Kongreson de tia speco. Tro negativa estas por ni la bilanco de la semajno en Roterdamo: multe da elspezita mono, multe da malagrablaĵoj kaj malmultaj klerigaj, pozitivaj kaj vere interesaj aranĝoj.

Lena Karpunina / Gerd Bussing

supren


Kelkfoje spontaneco triumfas

Hazarde organiziĝis eta renkontiĝo inter du kontinentoj. Okazis la bonŝanco, ke mi havis du gastojn el Aŭstralio, kiuj jam ek de la 1-a de majo rondvojaĝis tra la malnova Eŭropo.
 
Ĉar estis la tempo de Universala Kongreso en Roterdamo gesinjoroj Malcolm ne sukcesis tranokti en Berlino pere de Pasporta Servo. Dum du noktoj ili do estis miaj gastoj en Frankfurt (Oder). Kiam ili anoncis tion, mi provis aranĝi etan renkontiĝon kun lokaj kaj aliaj esperantistoj. Ja ne estas ĉiutaga afero paroli kun homoj de la kontinento sub la "Suda Kruco".


 

 
Je la 25-a de julio 2008 do kunvenis ses entuziasmuloj el Poznano, Buk kaj Frankfurto kaj memkompren-eble la aŭstraliaj gastoj. La "kongresejo" estis la restoracio "Odra" en Slubice, kie jam de jaroj renkontiĝis esperantistoj. Antaŭ, dum kaj precipe post bona manĝado, kiu ankaŭ okazis kun surprizoj, ĉiuj ĉeestantoj eluzis la unikan bonŝancon demandadi la aŭstralianojn. Ĉar la temoj ne elĉerpiĝis kaj ni volis iomete movi nin, ni migris tra Slubice al alia restoracio, kiu jam estis konata de la pasinta "Ponta Festo" en Frankfurt (Oder).
 
Ĉe diversaj trinkaĵoj oni babiladis, diskutis kaj eĉ desegnis pri la plej diversaj aferoj. Witek Dobrowolsky el Buk pli kaj pli fariĝis la moderatoro kaj post la amuzaj horoj li (mis)kondukis nin tra la nokta Slubice.
 
La polaj amikoj adiaŭis nin antaŭ hotelo, kiu povus fariĝi tranoktebleco por estontaj ĉelimaj renkontiĝoj. Nur dimanĉe miaj gastoj kaj mi atingis mian hejmon post sukcesplena eta renkontiĝo de amikeco inter du kontinentoj.

Ronald Schindler

supren


Elstaraj sukcesoj en la Belartaj Konkursoj

En la branĉo prozo de la Belartaj Konkursoj de UEA Lena Karpunina gajnis inter 24 aŭtoroj el 15 landoj kaj la unuan kaj la trian premion (!) pro "Ordinara vizaĝo" respektive "Novaj tempoj". Koran gratulon! Laŭkutime okazis la anonco de la rezultoj dum la 93-a UK. Tiel ŝi brile kronis serion de sukcesaj partoprenoj de berlinanoj en du jardekoj; Poezio: Ullrich Becker 1989 Honora Mencio; Prozo: Ullrich Becker 1990 Nova Talento; 1991 (1.), (2.); 1995 (1.), Honora Mencio; Sabine Trenner 1997 (1.); Lena Karpunina 1997 (3.); 1998 2 Honoraj Mencioj; 1999 (3.); 2001 (2.), (3.), Honora Mencio; 2002 (2.); 2004 Honora Mencio; 2006 (3.); 2007 (2.); Eseo: Ignat Florian Bociort 1997 (3.).

supren


Esperanto-verkistoj renkontiĝis en Kroatio

La 15-an ĝis 17-an de aŭgusto okazis laŭvica renkontiĝo de Esperanto-verkistoj en Hraŝĉina-Trgoviŝĉe en Kroatio. La renkontiĝon - sub aŭspicio de la kroata Ministerio pri Kulturo kaj de la Literatura Akademio de Esperanto - jam la kvinan fojon organizis la esperantlingva verkistino Spomenka Ŝtimec.
La ĉefa ideo de la aranĝo, laŭ Spomenka, estas "renkontiĝo kaj konatiĝo de la Esperanto-popolo kun siaj verkistoj kaj kun sia literaturo".
 
La ĉefa ĉi-jara temo estis "virina literaturo en Esperantujo", pri kio prelegis la redaktoro de "Literatura Foiro" L.Trifonĉovskij, kaj la verkoj de Lena Karpunina.
Zdravko Seleŝ prelegis pri la rakontoj de Karpunina, kaj Nevenka Imbert legis specimenojn el ili.
Krome prelegis Stomenka Ŝtimec pri la freŝe fondita Literatura Akademio de Esperanto kaj la Konciza Enciklopedio de la Originala Esperanto-Literaturo de Geoffrey Sutton.
 
Estis ankaŭ prezentita teatraĵo de Marin Drĵiĉ en Esperanto, eldonita kadre de la Someraj Festludoj en Dubrovnik, kaj eseeto pri Marjorie Boulton.
 
La renkontiĝo, kiun vizitis esperantistoj el dek urboj (multaj alveturis 300-400 km) finiĝis per koncerto kaj posta ekskurso al la malnova preĝejo Belec.

Lena Karpunina

supren




  Retdezajno: Beate Mielke