|
Somera festo en Esperanto-domo Michendorf
|
|
Ankaŭ ĉijare la asocieto "Esperanto-Haus Michendorf" invitas al sia grundo en Langerwisch, Beelitzer Straße 73 (proksime al la strato inter Michendorf kaj Beelitz ĉe la aŭtoŝosea ponto).
Je la 1-a de septembro ekde 15a horo atendos vin ĝardeno kun tenistablo kaj krado-rostilo. Ne mankos muziko. En la kelo de la domo troviĝas necesejo, lavejo kaj du provizoraj ĉambroj.
Tranoktemuloj (2007-09-01/02) kunportu tendon aŭ almenaŭ dormosakon. Ne forgesu kunpreni ion manĝeblan (viandon, kolbason, fiŝon, salaton ktp.). Kiel kutime la teamo de la Esperanto-Domo Michendorf zorgos pri trinkaĵoj (vino, biero, akvo, kafo, teo, sukoj, ĉampano). Jam je la 13a horo komenciĝos la planita estrarkunsido de EABB/ELB en Michendorf.
Pri la temoj de la tagordo legu sur paĝo 7. Estas invitata ĉiu, kiu volas kontribui al interesa kaj celdirektita laboro de nia Esperanto-Asocio.
Post komuna dimanĉa matenmanĝo ni promenados tra proksimaj kampoj al la lago Seddinsee (3 km). Tie sin ofertas eblecoj por naĝi kaj veturi per boato.
Poste ni kunigos niajn talentojn, preparos tagmanĝon kaj ĝuos la rezulton. Ni finos la programon posttagmeze per kafumado. Ĉe la necesaj postlaboroj via helpo estos kompreneble bonvena.
En la dimanĉa vespero en Körner parko de Neukölln okazos senpaga koncerto de la koruso "Hans Baimler" Inter la kantantoj estos Susanne kaj Peter Bäß plus Peter Kühnel.
Ronald Schindler
|
|
Japana-germana amikeco en Marbach
|
|
La 28-an de julio la Mori-Ogai- Memorejon vizitis malgranda Esperanto-delegacio. Tio memorigis al mi, ke mi ekzakte antaŭ 20 jaroj kun mia amikino Miori Fujimura migradis de Dresden al la ĉirkaŭ 30 km malproksima Marbach por trovi la spurojn de germana-japana Esperanto-amikeco pri kiu la japana Asahi-gazeto raportis je la 8-a de oktobro 1986. Sur la tombejo de Marbach estas enterigita apud Johannes Schröder, instruisto de la elementa lernejo, lia japana Esperanto-amiko Eiichi Doi. Eiichi estis la ununura filo de Doi Bansui, kiu kreis la kanton "Kôjô no tsuki". Tiu ĉi kanton, kiun sonigis Taki Rentarô, konas ĉiu japano, same kiel la germanoj konas "Heidenröslein".
Eiichi estis tiel talenta knabo, ke li en la elementa kaj meza lernejo transsaltis unu jaron. Bedaŭrinde li mortis jam en 1933, dum li estis studanto ĉe la Imperiestra Tôhoku-Universitato.
Eiichi apartenis al la aktivuloj de la japana Esperanto-movado kaj estis menciita en ties leksikono. Krome li engaĝiĝis por lepromalsanuloj kaj oni rigardas lin initiatoro de la unua donac-poŝtmarko en Japanio. Eiichi havis viglan leterinterŝanĝon ne nur kun Johannes Schröder, kiun li tamen persone neniam renkontis, sed li ankaŭ korespondis kun ties lernantoj. Li sendis al ili Koinobori, la karpo-flagetojn, kiujn oni fiksas je la domo okaze de la knabo-tago.
Tiun tradicion plugvidis la amikoj de Johannes, ĉiukaze mi ankoraŭ vidis karpo-flagetojn antaŭ 20 jaroj.
Kiam Eiichi mortis, li esprimis en sia testamento la deziron, ke duono de sia cindro estu enterigita en Marbach. La gepatroj realigis la deziron. Oni diras, ke la tuta vilaĝo partoprenis la entombigon. En la jaro 1952 Johannes Schröder mortis kaj de tiam ripozas apud sia amiko Eiichi.
En antaŭaj tempoj esperantistinoj kaj esperantistoj el Meißen vizitis ĉiujare la tombojn de la du amikoj. Mi ne scias, ĉu tio okazas ankoraŭ hodiaŭ, sed okaze de la UK en Yokohama oni devus rememorigi denove tiun amikan rilaton.
Beate Wonde
|
|
Internacia partoprenantaro ĉe SOMERE 2007 (1)
|
|
Entute 33 homoj inter ok kaj okdek jaroj el ses landoj partoprenis en la 5-a SOMERE, kiu okazis de la 13-a ĝis la 28-a de julio 2007 en arbara domo apud la urbeto Jünkerath sude de Kolonjo en Germanio, same kiel pasintjare. Pro la proksimeco al Belgio, Nederlando kaj Francio ankau ĉi-foje la plimulto de la partoprenantoj, sume 18 homoj, alveturis el eksterlando. La granda kvanto de flue parolantaj eksterlandanoj faras SOMERE estas ideala ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj, kiujn ĉiutage ĉirkauas nia lingvo.
Alvenis pluraj homoj, kiuj komence heziteme elbuŝigis frazetojn, dum fine la komunikado funkciis multe pli glate. Al tio bele kontribuis la konversacia rondo, kiun gvidis unue Mauro Tauzzi kaj poste Henny De Ketelaere. Sed, kompreneble, ankaŭ la fluparolantoj trovis ion por lerni kaj ekzemple orientiĝis pri vakcinioj, mirteloj kaj grosoj (kaj frande pri arbaraj framboj kaj fragoj), dum oni devis forigi iksodon.
En la 26a de julio okazis festeto por memorigi la 120-an datrevenon de la naskiĝo de Esperanto. Post tostado, laŭtlegado de letero el la
Unua Libro kaj kukoĝuado ni iom diskutis pri la historio kaj perspektivoj de Esperanto.
En la programo de la ĉi-jara SOMERE troviĝis interalie prelego kaj ekzercoj pri "senperforta komunikado" de Danka Leyk kaj prelegoj pri go-ludo kaj pri primaj nombroj de Ulrich Görtz. Ludger Schmeink prezentis orgenan koncerton de Dietrich Bŭtehude kaj de kelkaj samtempuloj kun klarigoj.
Ni elĉerpis nin dum entute tri futbalaj maĉoj. Okazis malstreĉiĝo laŭ Ĉi Gong kaj laŭ Taj Ĉi sub gvido de Jutta Chikato, "Olimpikaj Ludoj" en la impona ludosalono de la domo, dancateliero kaj cirklodancoj. Vespere ni kelkfoje bivakfajrumis kaj certe uzis multan tempon por feri-etosa babilado.
Inter la ekskursoj elstaris serio de promenaj serĉadoj kadre de "geo-kaŝado" (kun orientiĝo helpe de GPS). Ilin gvidis Julika Rosenstock.
Krome ni vizitis muzeon de muskaptiloj, la urbon Akeno (Aachen) kun ties katedralo, diversajn urbetojn en la ĉirkaŭaĵo kaj lagon por bano. Kaj kelkfoje ni promenis en la ĉirkaŭa arbaro.
La venontjara SOmera MEzeuropa REnkontiĝo (SOMERE) okazos de la 1-a ĝis la 17-a de aŭgusto 2008 en proksima loko, Kall-Krekel, kie ni jam bele SOMERumis en 2004. Aliĝilon vi trovos ekde la fino de aŭgusto en la reto ĉe
www.esperantoland.org/somere
Lu Wunsch-Rolshoven
|
|
Internacia partoprenantaro ĉe SOMERE 2007 (2)
|
|
Kiam mi komence de la dua semajno alvenis al la 5-a SOMERO en Jünkerath, ĉiuj impresis kiel unu familio. Unue mi supozis, ke tiun familiecon kaŭzis la unua semajno, kiun mi ankoraŭ ne partoprenis. Poste mi eksciis, ke kelkaj konas unuj la aliajn jam dum jaroj. Tamen ankaŭ min oni akceptis afable.
Ni havis ofte malbelan veteron, sed, kiel oni diras, ĝi ja ne taŭgas por timigi mariston. La pejzaĝo estis ĉiam mirinda kaj migrinda.
Ĉirkaŭ la domo estis multe da spaco por amuziĝi. Sur herbejo oni povis renkonti katojn, ŝafojn, kaprojn kaj kuniklojn. Krome tie estis interalie balanciloj kaj sidilo, fiksita al stango, rulanta sur metalkablo.
Oni rimarkas: la instalaĵoj estas destinitaj por infanoj aŭ gejunuloj; ni estis neordinaraj gastoj. Ni estis eĉ tiel specialaj, ke knabino, kiu ankaŭ gastis en la domo, spontane ekvolis lerni Esperanton.
Nia gastiganto estis la katolika ordeno "Don Bosco". Don Giovanni Bosco (1815 - 1888), itala pedagogo kaj sanktulo fondis religian unuiĝon kies membroj nomiĝas "Salesianoj" laŭ sankta Francisko de Sales (1567 - 1622), episkopo de Ĝenevo (Genf), kaj kune kun Maria Mazarello ordenon kiun oni hodiaŭ nomas "Don-Bosco-fratinoj".
La ordeno zorgadas pri gejunuloj kun problemoj; ĝi volas helpi al ili, konduki ilin al ĝusta (pia) vojo.
Tial en la domego estas ankaŭ preĝejo kun 3 orgenoj.
Feliĉe inter ni estis kantoro; li prelegis pri la komponisto Dietrich Bŭtehude (1637 - 1707) okaze de ties jubileoj kaj ludis per la orgeno verkojn de li, de liaj antaŭuloj kaj posteuloj (interalie J. S. Bach).
En la domo estis ankaŭ salono kun piano. Per ĝi nia kantoro akom-panis nin kiam li kantis kun ni laŭ kantlibro.
En alia ĉambrego atendis nin multaj sociaj ludoj. Vespere sur herbejo apud la domo kelkaj el ni okupiĝis pri moda gimnastika arto, nomata en la ĉina lingvo "Taj Ĉi".
En la proksima ĉirkaŭaĵo estas eksterordinara muzeo: muskaptila. Dum la 19-a jarcento muskaptilo estis dezirata varo.
Produkti muskaptilojn en ĉi tiu regiono gajnigis pli da mono ol agrokultura laboro. Tiam oni ofertis diversajn tipojn de muskaptiloj; iuj mortigis la bestojn, aliaj kaptis musojn sen mortigi ilin.
La muzeo montris filmon pri produktado kaj migrado de ofertistoj en Neroth.
La loĝantoj de tiu vilaĝo eĉ uzis apartan lingvon, kies vortaro estis miksaĵo el la loka dialekto kaj elpensitaj vortoj. Ili do kreis sekretan lingvon, kiun ne kom-prenu loĝantoj de aliaj vilaĝoj.
La germanlingvan filmon Lu tradukis simultane al Esperanto.
Kelkaj el ni vizitis per du aŭtomobiloj la faman, historie eminentan urbon Akenon (=Aachen=Aix la chapelle). Nia ĉefa celo estis kompreneble la katedralo. Pri Akeno Iris, la filino de Lu, donis al ni skriban enkondukon.
Tute nova por mi kaj speciale interesa estis serĉludo: Iu kaŝas trezoreton ie en pejzaĝo kaj publike diskonigas la koordinatojn en interreto. Aliaj serĉu ĝin, tajpante la datojn en ricevilon de GPS (= Global Positioning System = tergloba pozicia sistemo).
Je la indikita loko (kun la distanco nulo rilate al la koordinatoj) ofte oni trovas nur nomeblan punkton (ekz. hidranton). De tie oni poste serĉu la trezoreton (ekzemple : en sud-okcidenta direkto je distanco de 65 m). La trezoreto troviĝas en plasta skatolo kaŝita eble sub arbusto. Kaj kion ĝi entenas? Ekzemple globskribilon aŭ ilustritan poŝtkarton. Ni ĉiam remetis la trezoretojn ; "La vojo estas la celo." Unu kaŝejo estis en kratero.
Alia komuna ludo estis puzloj. Unu el ili havis ĉirkaŭ 1300 erojn kaj estis tridimensia. Por kunmeti tiun puzlon, ni bezonis 4 tablojn, 8 homojn kaj 2 vesperojn. La rezulto estis la plej fama turo de Londono, ĉirkau unu metron alta.
Je la fino de nia restado la sportemuloj inter ni aranĝis sportan konkurson.
Dum la lasta vespero ni travivis bivakfajron sur herbejo. Eblis drinki glason da varma vino manĝi rostitan viandon kaj aŭskulti la gitarludon de nia plej juna partoprenanto.
Ĉio estis bone, sed ŝanĝipreta organizita. La manĝaĵo estis kiel la pejzaĝo: agrabla kaj varioplena, eĉ por vegetaranoj.
Estis romantika, revema loko inspiranta neplenumeblajn sopirojn.
Ulrich Wilke
|
|
La aŭtuna programo de la grupo Lietzensee
|
|
Ekde oktobro la grupo denove regule kunvenas, kutime vendrede en Herbartstraße 25, 14057 Berlin. Jam por la 28-a de septembro je la 15a horo ni invitas vin al la koncerto "Heitere Klassik" (E. Hedke, H. Moser). La loko estos Pfarrsaal der Auenkirche Wilmersdorf, Wilhelmsaue, metrostacio Blissestraße. Je la 14-a de decembro je la 14-a horo ni finos la ĉi-jaran grupan programon per adventa festo.
| |
oktobro |
| 5-a |
14a h |
Raporto pri la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso kun lumbildoj, kafo kaj kantoj |
| 12-a |
14a h |
Ni legas kaj tradukas novelojn de Joseph von Eichendorf, kiu mortis antaŭ 150 jaroj |
| 19-a |
14a h |
Lingvaj ekzercoj, aktualaĵoj, kantado |
| 25-a |
14a h |
Tirola posttagmezo: Ferioj ĉe "Wilder Kaiser", lumbildprelego de H. Moser. Rondo musikale kun kantoj el tirolo. Kafotablo. (La 25-a estas ĵaŭdo!) |
| |
novembro |
| 2-a |
10a h |
Intensa kurso (ni parolos nur en Esperanto) en la restoracio "Mittenmang", Fechnerstr. 3 , U-Blissestr. |
| 9-a |
14a h |
"Esperanto als Ratespaß"- lingvaj ludoj kaj kantoj |
| 16-a |
14a h |
Vizito al la memorejo pri la japana kuracisto kaj verkisto Mori Ogai, Luisenstraße 39 (Berlin-Mitte) |
| 23-a |
14a h |
Ni legas kaj tradukas malgrandajn tekstojn el la libro "La viro en la luno" de R. Schulz |
| 30-a |
14a h |
Malgranda rerigardo al la jaro 2007, planado por 2008, ludoj kaj kantoj
|
Hans Moser
|
|
Pardonpeto de la redaktanto
|
|
Pro eraro dum la adresado la lasta Informilo bedaŭrinde atingis ne ĉiujn el vi. Ĉe kiu ne alvenis la aŭgusta numero ricevos ĝin post informo al unu el la sekvaj adresoj: eibb@esperanto.de aŭ Einbecker Straße 36, 10317 Berlin, kie ankaŭ eblas rekte preni ĝin dum Ĵaŭda Rondo.
|
|
Tagordo de la estrarkunsido sabate la 1-an de septembro en Michendorf
|
|
- Kontrolo de la lasta protokolo
- Resumo de nia laboro en la pasinta duonjaro
- Kasa raporto
- Venontaj eventoj
- ekskurso al Finsterwalde
- Zamenhoffesto la 15-an de decembro
- Venontaj projektoj
- biblioteko
- informa kampanjo
- kursoj (TU, BerO, Lu, Nikodemus, lernejoj Neukölln ktp.)
- Diversaĵoj
|
|